Páli
Páli [pAli] estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en Distrikto Csorna. Pál estas hungare: Paŭlo.
Bazaj informoj redakti
- Poŝtkodo: 9345
- Telefonkodo: 96
- Areo: 20 km²
- Loĝantaro: 410
- Koordinatoj: 47°28′38″N 17°10'05″E
Situo redakti
Páli situas sur ebenaĵo, sude de Csorna, laŭ ĉefvojo Szombathely-Győr, Rába sude preterfluas. Répcelak troviĝas 16, Csorna 20, Kapuvár 21, Fertőszentmiklós kaj Celldömölk po 30, Győr 53, Budapeŝto 171 km-ojn.
Historio redakti
La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1222. Dum dominado de turkoj la vilaĝo ne estis loĝata dum 2 jardekoj. Vilaĝservoj estas kulturdomo, infanĝardeno, kuracejo, migra poŝto.
Vidindaĵoj redakti
La vilaĝo havas romkatolikan preĝejon omaĝe al (Granda) Dipatrino de 1642 (en 1877 pligrandiĝis. En Páli konstruiĝis la unua hungara baroka golgoto en 1696.