Pázmánd
Pázmánd (pAzmAnd) estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en Distrikto Gárdony.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 27 km²
- Loĝantaro: 2020
- Poŝtkodo: 2476
- Telefonprefikso: 22
Situo redakti
Pázmánd situas sur deklivoj de Montaro Velence, en valo de rojo, laŭ traira flankovojo, aŭtoŝoseo M7 estas proksime. Gárdony troviĝas 11, Martonvásár 13, Ercsi 22, Százhalombatta kaj Székesfehérvár po 25 km-ojn.
Historio redakti
La komunumo estis loĝata jam dum la ferepoko, poste romianoj vivis tie. La turkoj faris senhoma la vilaĝon en 1688, poste slovakoj refondis ĝin. En 1863 granda incendio okazis.
Vidindaĵoj redakti
- romkatolika preĝejo omaĝe al Senmakula Koncipiĝo de Dipatrino de 1719, la turo estas 35 m-ojn alta
- funkcipova akvomuelejo
Famuloj redakti
En Pázmánd naskiĝis aktoro János Komjáthy.