Pâmela Rosa

brazila rultabulistino

Pâmela Rosa estas 24-jara brazila rultabulistino. Ĝis la aĝo de dudek jaroj, komence de 2020 ŝi gajnis ses medalojn en la Ekstremsportaj Ludoj, tutmonda konkursaro angle nomata X Games [EKS gejmz], inkluzive de du oraj medaloj. Pâmela konkuris en la konkursaro Street League Skateboarding 2019 en Londono, kie ŝi prenis la unuan lokon. En la sama jaro, ŝi iĝis ĉampiono de la strata kategorio ĉe la Rultabula Monda Ĉampioneco en San-Paŭlo.

Pâmela Rosa
Persona informo
Naskiĝo 19-an de julio 1999 (1999-07-19) (24-jaraĝa)
en São josé dos Campos
Lingvoj portugala
Loĝloko São josé dos Campos
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo rultabulisto
vdr

Ŝi kvalifikiĝis por la Somera Olimpiko 2020 en Tokio.