Pâncota

vilaĝo en Rumanio

Pâncota ['pɨnkota] (hungare: Pankota) estas urbo en Rumanio nordoriente de Arad. Administre apartenas al ĝi la vilaĝo Măderat.

Pâncota
urbo
urbeto en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Arad
Iama hungara departemento Arad
Situo 46° 20′ N, 21° 42′ O (mapo)46.33138888888921.692222222222Koordinatoj: 46° 20′ N, 21° 42′ O (mapo)
Pâncota (Rumanio)
Pâncota (Rumanio)
DMS
Alto super maro 110 m
Poŝtkodo 315600
Loĝantaro 6 946 (en 2011)
vdr
Ruinoj de iamaj monaĥejo kaj kastelo

Geografio redakti

 
Pozicio de Pâncota en Distrikto Arad

Pâncota lokas en okcidenta Rumanujo, en la orienta parto de la Granda Hungara Ebenaĵo, sur la okcidenta rando de la Montoj Apuseni. La distrikta ĉefurbo Arad troviĝas proksimume 35 km al la sudokcidento. Pâncota estas apud la fervojo de Arad al Brad. En 2009 iradis ambaŭdirekte po kvin lokaj vagonaroj en tago. Ĝi havas busajn konektojn kun Arad kaj Câmpeni. Antaŭ 1991 atingis Pâncota ankaŭ la loka fervojo Arad–Podgoria.

Historio redakti

En la ĉirkaŭaĵo de la nuna urbo estas trovitaj restaĵoj de daka setlejo de la 2-a aŭ 3-a jarcento.[1] La nomo Villa Pankotha estis menciita por la unua fojo en 1202/1203, kvankam la rilatigo al la nuna urbo estas necerta.[2] En 1216, laŭ la historiisto Sándor Márki, benediktana abatejo estas atestita; kredeble la vilaĝo kreskis ĉirkaŭ la abatejo. Tiam Pâncota apartenis al la Hungara Reĝlando.

Post la mongola invado en 1241 oni konstruis kastelon. En 1322 la abatejo fariĝis sidejo de ĉefdiakono. La hungara reĝo Ludoviko la 1-a donacis la kastelon en 1375 al la nobela familio Losonczy, en kies posedo ĝi restis proksimume 170 jarojn. En 1475 Pâncota ricevis la rangon de opidumo (bazarejo).

La Hungara Reĝlando disfalis post la Batalo de Mohács. Pâncota fariĝis parto de la Princlando Transilvanio, dependaĵo de la Otomana Imperio, kaj poste estis kaptita kaj rabita de la turkoj. La abatejo malaperis. La transilvania princo Sigmundo Báthori rekonkeris Pâncota en 1595, sed ĝi denove venis en turkan posedon. Dum la otomana regado Pâncota estas la sidejo de malaltranga administra unuo.

Post pluraj malvenkoj de turkaj trupoj kontraŭ la aŭstroj, Pâncota estis transdonita al Aŭstro-Hungarujo en la Traktato de Karlovic de 1699. Tuj poste hungaroj ekloĝis en la loko. Ĝi fariĝis sidejo de feŭda sinjoreco; en 1756 kaj 1784 okazis ribeloj de la servutaj agrikulturistoj.[1]

En 1776, kadre de la Unua Ŝvaba Migro, 46 germanaj familioj setlis en Pâncota; en 1817 sekvis 11 pliaj el Gosheim.[3] En tiu tempo la poldevena Duko Schulkowsky aĉetis la bienon de Pâncota.

En la dua duono de la 19-a jarcento Pâncota estis la plej granda bazarejo de la Departemento Arad. Intensa vinkultivado komencis. La bieno de la duka familio malboniĝis dum la Unua Mondmilito[4] kaj post la anekso de la regiono fare de Rumanujo en la jaroj 1918/1920 ĝi venis en posedon de la rumana ŝtato.[1]

Post la milito oni fondis meblofabrikon. La loĝantoj tamen plejparte plu vivis de agrikulturo.[4] Dum la komunista epoko kaj eĉ pli post la Revolucio de 1989, la germanaj loĝantoj plejparte elmigris en la Federacian Respublikon Germanion. En 1968 Pâncota ricevis la rangon de urbo.

Ekonomio redakti

La plej gravaj ekonomiaj aktivecoj estas agrikulturo kaj la nutraĵa industrio. Krome estas brikejo, fabriko por aŭtaj partoj, ligna prilaborejo, vestofabrikoj, panbakejo kaj muelejo. En 2011 la firmao Universal Premium Bukarest trovis naftan deponaĵon de 1,5 milionoj da tunoj, kies valoron oni taksis je pli ol miliardo da eŭroj.[5]

Loĝantaro redakti

En 1880 loĝis en la teritorio de la nuna urbo 6217 homoj, el kiuj 3468 estis rumanoj, 1341 hungaroj kaj 1078 germanoj. 4132 loĝis en Pâncota mem, 2085 en la nun dependigita vilaĝo Măderat. En 1910 ĝi atingis sian pinton ĉe 8022 kaj de tiam tendencas al malpliiĝo. Ĉe la popolnombrado de 2002 oni registris en Pâncota 7186 loĝantojn, el kiuj 5699 estis rumanoj, 604 hungaroj, 589 ciganoj, 216 germanoj, 50 ukrainoj kaj 22 slovakoj. 5804 loĝis en la urbo mem, 1382 en Măderat.[6].

Vidindaĵoj redakti

  • Palaco de la Sulkowski (1825–1850), la nuna urbodomo
  • urbocentro (ĉefe el la 19-a jarcento)
  • historia poŝtejo (18-a jarcento)
  • tiel nomata Cetatea Turcească ("turka kastelo"), verŝajne tamen antaŭturka (13-a jarcento)

Renomaj personoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 (el Retarkivo 20090225173031)
  2. (el Retarkivo 20090225173123)
  3. (el Retarkivo 20100207094456)
  4. 4,0 4,1 Documento de HOG Pankota, konsultita 24-an de marto 2009. Arkivita el la originalo je 2010-02-07. Alirita 2023-04-16.
  5. adz.ro, ADZ, Balthasar Waitz: Der ungehobene Schatz von Pankota. Erdölvorkommen im Wert von einer Milliarde Euro entdeckt 19-a de aprilo 2012
  6. Popolnombrado 2002, konsultita 24-an de marto 2009 Arkivigite je 2016-02-22 per la retarkivo Wayback Machine (PDF; 784 kB)

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti