Péter Andorka, laŭ hungarlingve kutima nomordo Andorka Péter estas hungara komponisto, grafikisto pri muzika notacio, muziklerneja kaj altlerneja instruisto.

Péter Andorka
Péter Andorka
Péter Andorka
Persona informo
Naskiĝo 22-an de januaro 1987 (1987-01-22) (37-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Péter Andorka [1] naskiĝis la 22-an de januaro 1987 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Péter Andorka aĝis 5, kiam li komencis lerni muzikon. Li frekventis muziklernejon en Szentendre, kie li jam komponis en 1999. En 2005 li maturiĝis en franciskana gimnazio en la sama urbo, poste li plulernis en muziklernejo en Budapeŝto. Liaj pli gravaj instruistoj estis Miklós Csemiczky kaj Miklós Kocsár. Li akiris 3 diplomojn pri komponado, muziko kaj pedagogio en la Muzikarta Universitato Ferenc Liszt en 2013. Lia ĉefinstruisto estis János Vajda (komponisto). Ekde 2009 li estas konata ankaŭ kiel grafikisto pri muzikaj notacioj. Jam dum la lasta studjaro li estis ankaŭ asistanto en la Universitato, post la diplomo li instruas ankaŭ en muziklernejo.

Li edziĝis en 2008, poste 3 filoj naskiĝis.

Elektitaj prezentaĵoj redakti

Elektitaj komponaĵoj redakti

  • Üzen Március (kantato, 2005, tralaborita 2014-2015)
  • A Rózsalány (muzikalo, 2007-2009)
  • Sonata per violino solo (2010-2012)
  • Boszorkányvér (opero, 2017)

Fontoj redakti

Referencoj redakti