Péter Biró (geodeziisto)

(Alidirektita el Péter Biró (geodeto))

Péter BIRÓ, laŭ hungarlingve kutima nomordo Biró Péter estas hungara geodeziisto, inĝeniero, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1990).

Péter Biró [1] naskiĝis la 8-an de aŭgusto 1930 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Péter Biró studis en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto inter 1948-1952 (en la lasta jaro li akiris inĝenieran diplomon). Li tuj komencis sian karieron en la menciita universitato, kie li estis docento inter 1967-1969 kaj 1971-1976, katedrestro inter 1971-1995, universitata profesoro en 1976, vicrektoro inter 1991-1994, poste rektoro ĝis 1997. En 1965 li kandidatiĝis, en 1974 li doktoriĝis. Li ricevis diversajn premiojn kaj memormedalojn inter 1978-2000.

Verkaro (elekto) redakti

  • A geodézia korszerű irányai (1966)
  • A Föld alakja újabb kutatások tükrében (Formo de Tero laŭ la plej novaj esploroj) (1970)
  • Geodynamic Aspects of Repeated Geodetic Levelling and Gravity Observations (1981)
  • On the Representation of the Earth’s Gravity Field (1993)

Fontoj redakti