Péter Domokos (fizikisto)

fizikisto

Péter Domokos [domokoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Domokos Péter estas hungara fizikisto, membro (korespondanta (2013), ordinara (2019)) de Hungara Scienca Akademio.

Péter Domokos
Persona informo
Naskiĝo 1-an de marto 1970 (1970-03-01) (54-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd • Universitato de Parizo 6 • Kastler–Brossel Laboratory
Okupo
Okupo fizikisto
vdr

Péter Domokos [1] naskiĝis la 1-an de marto 1970 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Péter Domokos frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li estis deviga soldato. Li akiris diplomon (M.Sc) en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1994, poste li plulernis jaron en Parizo. Inter 1995 kaj 1998 li laboris en laboratorio en Parizo, poste li eklaboris en akademia esplora instituto en sia naskiĝurbo. Li akiris sciencajn gradojn (Ph.D) en 1998, (DSc) en 2007. Li havas edzinon, kiu naskis 3 gefilojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • One dimensional representations (1993) - kun aliaj
  • Self-organization of atoms in a cavity field: Threshold, bistability, and scaling laws (2005) - kun aliaj
  • Fundamental limitation of ultrastrong coupling between light and atoms (2015) - kun aliaj

Fontoj redakti