Péter Gerendás
Péter Gerendás [gerendAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gerendás Péter estis hungara komponisto, gitaristo, tekstopoeto. Unu el liaj filoj estas Dániel Gerendás.
Péter Gerendás | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 13-an de aprilo 1956 (68-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Dániel Gerendás vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | komponisto • muzikisto • gitaristo • kantotekstisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Péter Gerendás [1] naskiĝis la 13-an de aprilo 1956 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Péter Gerendás devenis el juda familio. Li maturiĝis en lignoindustria mezlernejo, poste li studis muzikon en muzikarta mezlernejo, kiun li finis en 1979. Jam en 1976 li fondis orkestron, ili muzikadis popolkantojn de Sud-Ameriko. Li estis ano ankaŭ en ŝlagrorkerstroj. Inter 1983-1987 li muzikadis en Norvegio. Hejmenveninta li estis sola gitaristo, en 1987 li estis la unua en kantokonkurso de Hungara Televizio. Tiutempe li konstante komponadis kaj verkis tekstojn por ŝlagroj. Li kunlaboris kun kremo de la hungaraj ŝlagromuzikistoj. Li havas edzinon, kiu naskis 9 gefilojn. Li ricevis premiojn inter 1994-2008.
Elektitaj koncertoj redakti
- Budapeŝto (2003)
Elektitaj komponaĵoj por teatraĵoj redakti
- A tenger szerelmesei (ankaŭ aktoro, Teatro Petőfi (Sopron), 1997)
- Legyetek jók, ha tudtok (Teatro Gárdonyi Géza, 2000)
- Aranyborjú (ankaŭ aktoro, Teatro Madách, 2014)
Elektitaj libroj redakti
- Gerendás Péter – Faludy (2006)
- Bartók országában (2008)
- Családregény (2010)
- Gitáromba kapaszkodva. Egy új CD és gondolatok (2013)