Péter Hack [hak], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hack Péter estas hungara politikisto, altlerneja instruisto, parlamenta deputito, kriminologo, diakono. Lia patro estis Frigyes Hack.

Péter Hack
Péter Hack
Péter Hack
Persona informo
Naskiĝo 15-an de aŭgusto 1959 (1959-08-15) (64-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungaraanglarusa
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Patro Frigyes Hack
Okupo
Okupo politikistojuristo
vdr

Péter Hack[1] naskiĝis la 15-an de aŭgusto 1959 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Péter Hack maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1977, poste li estis devigsoldato jaron en Kalocsa. Li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1983, poste li havis neinstruan postenon aŭ li ricevis stipendion. Ekde 1989 li instruis en la universitato kiel lektoro, ekde 2012 docento, ekde 2018 profesoro. Li estis ankaŭ katedrestro ekde 2014. Intertempe li doktoriĝis (Ph.D.) en 2008, la habilitiĝo okazis en 2011. Lia edzino naskis 2 filinojn en 1990 kaj 1994.

Ekde 1987 li estis aktiva en malgranda eklezio, post 2 jaroj li iĝis diakono, inter 1992- 2008 li instruis ankaŭ en eklezia akademio.

Ekde 1988 li estis aktiva opozicia politikisto, inter 1990 kaj 2002 li estis parlamentano, poste li forlasis sian partion.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A büntető igazságszolgáltatás szervezete. Függetlenség, számonkérhetőség és a büntetőeljárás rendje (disertaĵo, 2008)
  • Jogállamtalanítás (2013)
  • Csapataink harcban állnak (2013)

Fontoj redakti

Referencoj redakti