Péter Méliusz Juhász

MÉLIUSZ JUHÁSZ Péter [me:lius juha:s] (naskiĝis en Horhi en Tolna en 1532, mortis en Debreceno la 25-an de decembro 1572) estis hungara eklezia verkisto kaj religidisputanto.

Péter Méliusz Juhász
"Herbarium", libro verkita de Péter Méliusz Juhász kaj eldonita en 1578.
"Herbarium", libro verkita de Péter Méliusz Juhász kaj eldonita en 1578.
Persona informo
Naskiĝo 1532
en Horhi-puszta
Morto 25-an de decembro 1572 (1572-12-25)
en Debrecen
Religio protestantismo vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungara reĝlando vd
Profesio
Okupo tradukistobotanikisto • tradukisto de Biblio • kalvinana pastro vd
Laborkampo floristiko vd
Verkado
Verkoj Magyar prédikációk, Herbárium, Verses munkái
kalvinana episkopo de Debrecen
Dum 1561 ĝis 1572
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Ekde la 25-a de oktobro 1556 Péter Méliusz Juhász studis en Wittenberg, ekde 1558 li estis predikisto en Debrecen, ekde la fino de 1561 ĝis sia morto episkopo de la Reformita Eklezidistrikto Transtibiska. Li organizis la reformitan eklezion de Hungarujo. Li plurfoje disputis kun Ferenc Dávid en 1569 en Nagyvárad en ĉeesto de Johano la 2-a, reganto de Transilvanio. Dum 15 jaroj li presigis 44 el siaj verkoj, 3 restis en manuskripto. Krom sia eklezia verkaro li estas la aŭtoro de la unua hungarlingva botanika libro kaj li verkis ankaŭ medicinajn, ekonomiajn verkojn.

Ĉefaj verkoj redakti

  • Magyar prédikációk (Debrecen, 1563);
  • Herbárium. Az fáknak és füveknek nevekről… (Kolozsvár, 1578);
  • Verses munkái (Szilády Áron – Dézsi Lajos kiadásában: Régi Magy. Költők Tára VII., Bp., 1912 – 1926).

Bibliografio redakti

  • Zoványi Jenő: M. P. ifjúkora (Tanulmányok a magyar protestáns egyház és irodalom történetéből, Bp., 1887);
  • Novák Béla: M. P. élete és munkái (Bp., 1899);
  • Czakó Gyula: M. J. P. élete (Debrecen, 1904);
  • Borbély István: M. J. P. (Irod. tört. 1913);
  • Rapaics Raymund: A magyarság virágai (Bp., 1932);
  • Gombocz Endre: A magyar botanika története (Bp., 1936);
  • Révész Imre: Debrecen lelki válsága 1561 – 1571 (Bp., 1936);
  • Horváth János: A reformáció jegyében (Bp., 1953);
  • Bán Imre: M. J. P. (Communicationes ex Bibliotheca Hist. Med. Hung. 1962. 23. sz.);
  • Halmai János: M. J. P. (Orv. Hetil. 1963. 2. sz.)