Püski (puŝki) estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en subregiono de Mosonmagyaróvár. La loknomo signifas hungare: episkopa en erara formo.

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

La komunumo situas sur insulo de Danubo Szigetköz, meze de ambaŭ Danuboboranĉoj. En la insulo estas nur flankovojoj. Mosonmagyaróvár troviĝas 13, Győr 28 km-ojn.

Historio redakti

La unua mencio devenis el 1397 laŭ tiama hungara ortografio "Piski". En 1920 la vilaĝo trovis sin ĉe la landlimo de Ĉeĥoslovakio. En la komunumo kazerno por limgardistoj funkciis. La nuna limo apartenas al interna zono de Schengen.

Vidindaĵoj redakti

En 1771 romkatolika preĝejo omaĝe al Drakomurda Sankta Georgo konstruiĝis.