Păulești (Satu Mare)
komunumo en Rumanio
(Alidirektita el Păuleşti (Satu Mare))
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Păulești |
Păulești [pəŭleŝtj] (hungare: Szatmárpálfalva) estas komunumo en Rumanio orient-sudoriente de Satu Mare. Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Amați, Ambud, Hrip, Petin kaj Rușeni.
Păulești | |||
---|---|---|---|
komunumo | |||
komunumo en Rumanio | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | distrikto Satu Mare | ||
Alinome | Szatmárpálfalva (hungare) | ||
Iama hungara departemento | Szatmár | ||
Situo | 47° 47′ N, 22° 54′ O (mapo)47.77916666666722.903333333333Koordinatoj: 47° 47′ N, 22° 54′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 124 m | ||
Poŝtkodo | 447230 | ||
Loĝantaro | |||
– komunumo | 5 101 (en 2009) | ||
– vilaĝo | 849 (en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 138440 | ||
En la centra vilaĝo Păulești loĝas malpli ol 20 % de la komunumanoj. Amați kaj Ambud havas pli da loĝantoj, sed Păulești, proksima al la urbo Satu Mare, estas pli bone atingebla. En ĝi kuniĝas la distriktaj vojoj DJ193 kaj DJ194.
Loĝantaro redakti
En 1910 la centra vilaĝo havis 327 loĝantojn (rumanoj, hungaroj); en 1992 780 (rumanoj, 41 % da hungaroj) kaj en 2002 849. Kompare, la tuta komunumo en 2009 havis 5 101 loĝantojn kaj en 2021 havis 5 775.
Historio redakti
Ĝia unua mencio skriba estas el 1379. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Szatmár).
Fonto redakti
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
Eksteraj ligiloj redakti
-
Situo en la distrikto