Vilaĝo Přívrat situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, en malgranda arbarriĉa valo sur Kozlovský montodorso super la urbo Česká Třebová. Vivas ĉi tie 365 loĝantoj (2024).

Přívrat
municipo
Přívrat
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Přívrat
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Česká Třebová
Historia regiono Bohemio
Situo Přívrat
 - alteco 450 m s. m.
 - koordinatoj 49° 52′ 12″ N 16° 23′ 47″ O / 49.87000 °N, 16.39639 °O / 49.87000; 16.39639 (mapo)
Areo 7,29 km² (729 ha)
Loĝantaro 365 (2024)
Denseco 50,07 loĝ./km²
Unua skribmencio 1445
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 560 02
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 580821
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Přívrat
Retpaĝo: www.privrat.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Kruco en "Líbánky"

Historio redakti

Nomo Přívrat, iam ankaŭ Přívraty (pluralo), ekestis verŝajne per ŝanĝoj de la vorto "převrat", kiu signifis montpasejon. La pluralo pro tio, ke izolitaj domoj en norda parto de la vilaĝo estis nomataj "Malý Přívrat" (Malgranda Přívrat) kaj suda parto estis "Velký Přívrat" (Granda Přívrat).

 
Malnova kaj nova Přívrat

La vilaĝo verŝajne ekestis jam en tempo de frua koloniigo. Ne ekzistas pruvo, ke Přívrat estus apartenaĵo de iu el grandaj sinjorejoj, kiuj formiĝis en tempo de kulmina koloniigo. Sed unue la vilaĝo kaj fortikaĵeto rememoriĝas nur en la jaro 1455, kiam ĝin sinjorino Markéta el Přívrat, edziniĝinta el Ždánice, forcedas al sia filo Mikš el Ždánice kaj al Jan Šlechta el Mrdice.

Komence de la 16-a jarcento la vilaĝon akiris Jan Kostka el Postupice, alligis ĝin al la sinjorejo Brandýs nad Orlicí kaj ties parto ĝi estis ĝis la jaro 1699, kiam akiris ĝin František Václav Trautmansdorf, kiu ĝin alligis al la sinjorejo Litomyšl kaj tien ĝi apartenis ĝis nuligo de patrimonia sistemo en la jaro 1848.

En arbargardistejo apud Přívrat naskiĝis komponisto Antonín Bennewitz. En ĉevalŝanĝejo "Na Presích" komponis Karel Kovařovic operon Psohlavci.

Memorindaĵoj redakti

  • Kapelo de Sankta Francisco Xavier
  • Kruco en vilaĝparto nomata romantike "Líbánky (Mielmonato)".