Paco estis nomo de revuo de Mondpaca Esperantista Movado (MEM).

Mondpaca Esperantista Movado, fondita en la jaro 1953 en Aŭstrio, havis apartan signifon por la reorganizado de la Esperanto-movado en la eŭropaj socialismaj landoj. MEM eldonis monatan revuon kun la nomo "Paco". La unuopajn kajerojn eldonis la MEM-sekcioj en diversaj landoj. Tio signifas, ke la januaran numeron ekz. eldonis la japana MEM-sekcio, la februaran la franca, la martan la bulgara ktp. Ankaŭ la MEM-sekcio de GDR eldonis numerojn de „Paco“.

Naciaj eldonoj redakti

Germana Demokrata Respubliko redakti

Kiel menciite, ekzistis regula serio dumonate kaj naciaj eldonoj en pli bona kvalito. Nome la ĉiujara eldono de Germana Demokrata Respubliko (GDR) estis abunda kaj belaspekta. Redaktoro Detlev Blanke

La GDR-eldonoj de Paco enhavis krom materialoj pri internaciaj politikaj problemoj multajn artikolojn pri kulturo, krome beletraĵojn, fakajn artikolojn pri interlingvistiko/esperantologio kaj la Esperanto-movado en GDR kaj internacie, krome recenzojn.

Eĉ antaŭ la oficialigo de la Esperanto-movado en GDR jam aperis kajero, nome en la jaro 1960, kiel eldonaĵo de Germana Packonsilantaro. Ĝin redaktis Ludwig Schödl (Neuruppin) kaj Karl Maier (Berlin). Ĝi estis 10-paĝa kaj aperis en eldonkvanto de 6000 ekzempleroj. Post la fondo de Centra Laborrondo de Esperanto en Germana Kulturligo (poste: en Kulturligo de GDR, kaj ekde 1981: Esperanto-Asocio en Kulturligo de GDR) la nova organizaĵo fariĝis la MEM-sekcio de GDR kaj komencis regule eldoni kajerojn de „Paco“, unufoje jare, de 1966 - 1989. La kajero de 1966 estis 32-paĝa, tiuj de 1967 kaj 1968 estis 36-paĝaj, ĉiuj aliaj estis 40-paĝaj. Temis pri luksaj eldonoj, prilaboritaj de profesia grafikisto de la eldonejo Zeit im Bild, Dresdeno. La kajeroj estis riĉe ilustritaj, formato A4. La eldonkvanto estis inter 5000 kaj 6000 ekzempleroj. La revuo estis vaste dissendata tra la mondo, ne nur al la unuopaj MEM-sekcioj. La 24 kajeroj kune ampleksas 944 paĝojn. Pri la ĉefa enhavo informas bibliografio en „der esperantist“ 162/1990, p. 90-93. La respondeca redaktoro por la kajeroj 1966 ĝis 1971 estis Eugen Menger, almenaŭ formale. La kajerojn de 1972 - 1989 redaktis Detlev Blanke.

Ĉeĥoslovakio redakti

Ĉeĥoslovakaj eldonoj de PACO aperadis inter 1955 kaj 1988, kutime unu aŭ du numeroj jare. Apud politikaj artikoloj ili alportadis ankaŭ beletron kaj historiajn artikoloj. Unua redaktoro estis Rudolf Burda (1955-1958), Josef Eduard Ambrož (1960-1961), Adolf Malík (1961-1963), Čestmír Knobloch (1964-1971), Oldřich Kníchal (1973-1976), Zdenko Křimský (1978-1981), Margit Turková (1982-1987), Imro Havaš (1988). En la redakta rondo laboris multaj aliaj konataj esperantistoj: Tomáš Pumpr, Rudolf Hromada, Miloš Lukáš, Jana Cíchová, Stanislav Košecký, Vlastimil Kočvara, Magda Šaturová, František Šatura, Jiří Karen, Josef Rumler, Jiří Patera, František Sviták, Eduard Vladimír Tvarožek, Eduard Felix. Grafika aranĝo Milan Labašta.

  • PACO, N-o 15-16, Marto-Aprilo 1955
  • PACO, N-o 21-22, Aŭg.-Sept.o 1955:
  • PACO, N-o 29-30, Aprilo-Majo 1956:
  • PACO, N-o 34-35, Sept.-Okt. 1956:
  • PACO, N-o 39-40, Februaro-Marto 1957:
  • PACO, V-a jaro, N-o 51-52, Februaro-marto 1958:
  • PACO, VII-a jaro, N-o 80-81, Julio-Aŭgusto 1960:
  • PACO, VII-a jaro, N-o 85, Decembro 1960:
  • PACO, VIII-a jaro, N-o 89, Aprilo 1961:
  • PACO, VIII-a jaro, N-o 97, Decembro 1961:
  • PACO, IX-a jaro, N-o 104, Julio 1962:
  • PACO, X-a jaro, N-oj 111-112, Februaro-Marto 1963:
  • PACO, XI-a jaro, N-o 128-129, Julio-Aŭgusto 1964:
  • PACO, XII-a jaro, n-ro 136, Marto 1965:
  • PACO, XII-a jaro, N-o 142-143, Septembro-Oktobro 1965:
  • PACO, XIII-a jaro, N-o 148, Marto 1966:
  • PACO, XIII-a jaro, N-o 156, Novembro 1966:
  • PACO, XV-a jaro, N-o 161, Aprilo 1967:
  • PACO, XV-a jaro, N-oj 167-168, Oktobro-Novembro 1967:
  • PACO, XV-a jaro, N-o 173, Aprilo 1968:
  • PACO, N-o 185-186, Aprilo-Majo 1969:
  • PACO, N-o 192-193, Novembro-Decembro 1969:
  • PACO, N-o 9-10, Septembro-Oktobro 1970:
  • PACO, N-o 5, 1971:
  • PACO, N-o 1, 1973:
  • PACO, N-o 2, 1973 eksterseria:
  • PACO, 1974:
  • PACO 1975:
  • PACO 1976:
  • PACO, 1978:
  • PACO, 1979:
  • PACO, 1980:
  • PACO, 1981:
  • PACO, 1/1982:
  • PACO, 2/1982:
  • PACO, 1983:
  • PACO, 1984:
  • PACO, 1985:
  • PACO, 1986:
  • PACO, 1987:
  • PACO, 1988: