PASMO (japane: パスモ [Pasumo]) estas sistemo de pagado por publika transporto (fervojo, metroo, buso) en Tokio kaj ĝia ĉirkaŭaĵo. La sistemo estis lanĉita 18-an de marto 2007 kaj estas bazita sur RFID-ico, muntita en plastan karton "PASMO". Do, por pagi vojaĝon oni bezonas nur almeti monujon kun la karto al bilet-pordo.

Kiel uzi karton "PASMO" je bilet-pordo

Nun preskaŭ ĉiu fervoja kaj busa transporto en Tokio akceptas la kartojn "PASMO". Oni povas mon-ŝargi sian karton ĉe ĉiu stacio de metroa aŭ fervoja linio, akceptanta la karton "PASMO", uzante aŭtomatojn, situantaj ambaŭ antaŭ kaj post stacia enirejo. La kartoj mem estas aĉeteblaj ĉe grandaj stacioj.

Krom pagado por vojaĝo la karto estas uzebla en iuj super-vendejoj (ekzemple por aĉeti manĝaĵojn en vendejo de la vend-reto "ÆON" [ion]) kaj je iuj vend-maŝinoj por aĉeti trinkaĵojn, cigaretojn ktp. Ene de la stacioj preskaŭ ĉiuj vend-maŝinoj akceptas karton "PASMO", kaj estas tiuj ankaŭ ekster la stacioj (ekzemple en parkoj).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti