Paĉamama estis por la inkaoj diino adorita, personigita patrino tero kaj do diino de fekundeco. Paĉa estas la keĉua vorto por tero aŭ mondo. Inkaoj oferadis lamojn kaj aliajn bestojn al Paĉamama. Ŝi edziniĝis al Inti, la sundio. Ankoraŭ hodiaŭ Paĉamama estas adorata en multaj regionoj de Peruo, Bolivio kaj Ekvadoro, sed ankaŭ en la nordokcidenta parto de Argentino kaj en la nordo de Ĉilio. Ĉe multaj indiĝenoj Paĉamama kunfandiĝas kun la virgulino Maria. Tiel miksiĝas idolistaj kaj kristanaj ideoj.

Paĉamama
diino
Informoj
Sekso ina
Patro Virakoĉa
vdr
Celebraĵo por Paĉamama

Vidu ankaŭ redakti