Paŝnombrilo estas ilo, kiu nombras paŝojn. Per multipliko per la meza longeco de paŝo eblis kalkuli la distancon paŝitan.

Mekanika paŝnombrilo
Elektronika paŝnombrilo

Modernaj paŝnombriloj, pli ekzakte distancmezuriloj uzas GPS-on por kalkuli la distancon pli precize.

Funkciado redakti

Kvankam la precizeco estas limigita, tiu metodo estas tre utila por ricevi proksimuman valoron de distanco aŭ por fari kontrolon.

Nuntempe troveblas paŝnombriloj diversformaj: paŝnombra bastono, mp3-legilo kun ena paŝnombrilo, ktp.

Iuj modernaj paŝnombriloj indikas ankaŭ post antaŭe enmetita valoro de la korpopezo, la proksimume uzitajn kaloriojn.

Historio redakti

Romianoj uzis distancmezurilon kalibrigita je paŝoj por mezuri distancojn milit- kaj civilcele, kvankam teknike ĝi ne estis paŝnombrilo.

Leonardo Da Vinci desegnis mekanikan paŝnombrilon kiel ilo por militaj celoj.[1][2] Modernaj tutmekanikaj paŝnombriloj estis enkondukitaj al Usono de Thomas Jefferson.[3] Jefferson ricevis ekzempleron el Francujo, sed oni ne scias, ĉu li modifis ĝin aŭ importis ĝin tute sama en Usonon. Kvankam oni vaste atribuas tiun paŝnombrilon al Thomas Jefferson,[4][5] pruvo estas malfacile trovebla, ĉar li neniam petis iun patenton por iu ajn el siaj inventaĵoj [6]

En 1965 paŝnombrilo nomita manpo-kei, tio estas 10.000 paŝ-nombrilo (万歩計) surmerkatiĝis en Japanujo fare de Y. Hatano.[7]

Y. Hatano promociis "manpo-kei-paŝnombriloj" ekde 1985, post kiam lia studo estis akceptita, ke 10.000 paŝoj tage reprezentis bonan ekvilibron por konservi sanan korpon, sed la fondinto de Yamasa Tokei Keiki, la patro de Yasuji Kato, fabrikis paŝnombrilojn agnoskitajn akurataj kaj poste nomis ilin "manpo-kei." [8]

Sanaspekto redakti

Uzo de paŝnombrilo instigas al fizika moviĝo kaj povus tiel esti saniga[9].

Ekzemplo estas la kampanjo „Bewegung und Gesundheit“ (moviĝo kaj sano) de la germana ministerio pri sano. Laŭ la frapfrazo „Jeden Tag 3.000 Schritte extra“ (Ĉiutage 3.000 ekstraj paŝoj) motivigas la kampanjo ekde majo 2005 homojn promeni kaj paŝi por plibonigi sian sanon kaj resti kiel eble plej longe bonstata.

La asocio "America on the move" (Ameriko moviĝanta)[10] proponas virtualajn padojn por motivigi homojn paŝi pli kaj donas konsilojn por atingi "2000 kromajn paŝojn".

Agskalo laŭ taga paŝnombro redakti

Laŭ tiu skalo [11] eblas mezuri la agemon de iu laŭ la nombro de paŝoj faritaj tage:


paŝoj agnivelo
< 5.000 sidema
5.000 - 7.499 agemeta
7.500 - 9.999 sufiĉe agema
10.000 - 15.500 agema
> 12.500 agemega

Bibliografio redakti

  • Roger Duquette, Topométrie Général

Referencoj redakti

  1. Leonardo Da Vinci. (1938) Edward MacCurdy: The Notebooks of Leonardo Da Vinci. Nov-Jorko: Reynal & Hitchcock, p. 166.
  2. Gibbs-Smith, 1978
  3. Boston University Journal of Science & Technology Law, Wolf ML, 1995, Thomas Jefferson, Abraham Lincoln, Louis Brandeis and the Mystery of the Universe (Thomas Jefferson, Abraham Lincoln, Louis Brandais kaj la mistero de la universo), volumo 1, [1] Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine
  4. Pedometers: Your mileage may vary. Interesting Thing of the Day. alt concepts (14 November 2004). Arkivita el la originalo je 2011-04-05. Alirita 2010-02-18. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-04-05. Alirita 2010-02-18.
  5. Wilson DL, Stanton LCJ. (1996) Thomas Jefferson Abroad. Nov-Jorko: Modern Library. ISBN 0679601864.
  6. Diersen SE & Fransworth S Jefferson's Inventions. University of Virginia. Arkivita el la originalo je 2013-08-11. Alirita 2010-02-18. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-08-11. Alirita 2010-02-18.
  7. Catrine Tudor-Locke. (2003) Manpo-Kei: The Art and Science of Step Counting. Victoria, Canada: Trafford Publishing. ISBN 1-55395-481-5.
  8. W Ron Sutton, sinjoro paŝnombrilo, persone konis ĉiujn tri personojn.
  9. vata DM, Smith-Spangler C, Sundaram V et Als. Using oedometers to increase physical activity and improve health, a systematic review, JAMA, 2007;298:2296-2304
  10. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-08-28. Alirita 2021-08-17.
  11. [2]

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti