Paŝtistaj epistoloj

Paŝtistaj epistoloj oni nomas tri el la 14 tiel nomataj paŭlaj epistoloj en la Nova testamento. Estas jenaj:

  • La 1-a epistolo al Timoteo
  • La 2-a epistolo al Timoteo
  • La epistolo al Tito.

Nomo redakti

La vorto signifas, ke ili entenas instrukciojn pri la paŝtista servo de la episkopoj.

Esperanta nomo redakti

Por elekti taŭgan esperantan nomon, oni povas rigardi aliajn lingvojn. La latina epistulae pastorales samtempe signifas ankaŭ la hodiaŭajn episkopajn leterojn. La franca Épîtres Pastorales estas specifa (la episkopaj leteroj estas Lettres Pastorales). Same specifa estas la germana Pastoralbriefe (kontraste al Hirtenbriefe). Tamen: La esperanta radiko pastoral jam havas alian signifon: Pastoralo estas paŝtista poemo.

Oni jam uzis pastoraj leteroj; sed pastoro estas hodiaŭa reformita komunumestro, same kiel pastro ĉe la katolikoj kaj ĉe kelkaj luteranoj.

Paŝtistaj leteroj estas jam uzata por hodiaŭaj episkopaj rondleteroj. Tamen estus eble, preni tiun terminon.

Sed la plej bona formo estas verŝajne Paŝtistaj epistoloj, kombino el la plursenca radiko paŝt kaj la literatura, ĉefe religia, fakvorto epistolo. Ĝi estas tre proksima al la latina kaj tamen specifa.

Ecoj redakti

La tri leteroj prave formas apartan grupon, ĉar ili estas tre similaj unu al alia laŭ formo kaj enhavo.

  • Ĉiuj tri estas adresitaj ne al kristanaj komunumoj, sed al unuopaj personoj, kiuj estas konataj el aliaj novtestamentaj tekstoj kiel kunlaborantoj de Paŭlo.
  • Tamen ili samtempe estas oficaj skriboj al la komunumoj en Efeso kaj Kreto.
  • Ĉiuj tri entenas konsilojn kaj ordonojn koncerne la devojn de la paŝtista ofico.
  • Ĉiuj tri en simila maniero temas pri refuto kontraŭ herezuloj kaj pri la organizo de la komunumoj.
  • Ili respegulas la saman historian situacion kaj staton.
  • Ankaŭ laŭ stilo kaj vortuzado ili estas unuecaj, tiel, ke kelkaj eksegezistoj eĉ supozis, ke ili estas nur tri partoj de unu sola libro.

Aŭtenteco redakti

En la leteroj mem estas skribite, ke ili estas de Paŭlo. Eventoj el la vivo de Paŭlo estas menciitaj kvazaŭ li mem skribis ilin.

La paŝtistaj epistoloj estas konataj en la tuta eklezio kaj kiel de Paŭlo envicigitaj en la biblian kanonon ekde meze de la 2-a jarcento. Sed jam pli frue, ĉe Ignaco el Antioĥio, mortinta ĉirkaŭ 110, ni havas pli-malpli klarajn aludojn pri ili. Oni neniam pridubis la aŭtentecon de la epistoloj ĝis komence de la 19-a jarcento: Johann Ernst Christian Schmidt, Friedrich Schleiermacher, Johann Gottfried Eichhorn. Pli kaj pli ankaŭ katolikaj eksegezistoj ekopiniis, ke la leteroj estiĝis nur post Paŭlo.

Ekzistas gravaj argumentoj kontraŭ la aŭtenteco:

  • Historiaj argumentoj:
    • Eventoj el la vivo de Paŭlo (laborado kune kun Timoteo en Efeso kaj kune kun Tito sur Kreto, postmallibereja agado en Troas, Korinto kaj Mileto) ne estas envicigeblaj en la konatan biografion de la apostolo.
    • Le herezoj en la paŝtistaj epistoloj estas aliaj ol tiuj en la sendube paŭlaj leteroj.
    • La strukturo de la oficoj en la komunumoj de Timoteo kaj Tito estas alia ol tiu en la aliaj paŭlaj komunumoj.
  • Teologiaj argumentoj:
    • Dum en la sendube paŭlaj leteroj kredo estas la ekkapto de la savo en fido, en la paŝtistaj epistoloj kredo estas sistemo de "sana doktrino".
    • La valoro de la bonaj verkoj estas pli forte akcentita.
    • Kontraŭ la herezuloj oni nun ne plu argumentas, sed oni simple ordonas ilin eviti.
  • Lingvaj argumentoj:
    • Mankas en la paŝtistaj epistoloj vortoj kaj parolturnoj tipe paŭlaj.
    • Aperas novaj terminoj ĝis nun ĉe Paŭlo ne legitaj, ekzemple pia, sobreco. Entute en tiuj tri relative malgrandaj leteroj estas 306 Hápaks legómena, tio estas vortoj, kiuj nur tie ĉi aperas.
    • La stilo estas pli erudita kaj glata, dum kutime ĉe Paŭlo troviĝas saltoj, parentezoj kaj anakolutoj.
    • Dum Paŭlo kutime deduktas kaj argumentas, la paŝtistaj epistoloj simple asertas kaj ordonas.

Sed ekzistas ankaŭ gravaj argumentoj por la aŭtenteco:

  • La paŝtistaj epistoloj entenas la saman bazan mesaĝon kiel la sendube aŭtentaj paŭlaj leteroj:
    • En Jesuo Kristo Paŭlo ricevis la kompaton de Dio.
    • Jesuo Kristo estas la nova homo.
    • Ni estas justigitaj per la graco de Jesuo Kristo.
    • Nia sufero povas esti utila por aliaj.
  • Multaj historiaj detaloj ŝajnas apogi la aŭtentecon.
  • La fakto, ke aperas multaj ekster la paŝtistaj epistoloj ne konataj nomoj, estas apenaŭ klarigeblaj, se ne Paŭlo mem estas la aŭtoro.

Memkompreneble ĉio tio povus esti fikcio de iu post-paŭla verkinto.

Do: Nek la aŭtenteco nek la ne-aŭtenteco estas certa. Oni povas konkludi, ke la paŝtistaj epistoloj certe estas ne samgrade rekte de Paŭlo kiel la sendube aŭtentaj epistoloj.

Loko kaj tempo redakti

Se Paŭlo mem (pli-malpli rekte) estas la aŭtoro, tiam 2 Tim estiĝis mallonge antaŭ lia morto, do ĉirkaŭ 66, 1 Tim preskaŭ samtempe kun Tit ĉirkaŭ 65.

Se iu el la skolo de Paŭlo post li estas la verkinto, tiam la epistoloj estas skribitaj verŝajne fine de la unua jarcento, ne pli malfrue, ĉar la triparta hierarĥio (diakono, presbitero, episkopo), kiu troviĝas en la leteroj de Ignaco el Antioĥio (mortinta ĉirkaŭ 110), ankoraŭ ne estas konata.

Verŝajne 1 Tim kaj Tit estiĝis ie en Makedonio, 2 Tim en Romo.

Fonto redakti

Bazo de tiu ĉi paĝo estas la germanlingva artikolo Pastoralbriefe de Joseph Reuss en Herbert Haag (ed.), Bibellexikon, Einsiedeln 1968.

Teksto en Esperanto redakti

La traduko de la brita komitato (John Cyprian Rust, B. John Beveridge kaj C. G. Wilkinson) estas trovebla

Nova traduko de Gerrit Berveling:

  • La leteroj de Paŭlo kaj lia skolo (el la helena trad. Gerrit Berveling) - Chapecó: Fonto, 2004