Paŭlo (polpo)

fama polpo

Paŭlo, la polpo (originale Paul, eloviĝis en januaro de 2008 en la anglia Weymouth, mortis la 26-an de oktobro 2010) estis ordinara polpo (Octopus vulgaris), vivanta en Germanio, Oberhausen, en ujo de Sea Life Centre, kiu famiĝis dum la futbala mondpokalo 2010, ĉar ĝi centprocente aŭguris la rezultojn de 8 matĉoj.

Paŭlo, la polpo kaj futbalŝuo kun germanaj koloroj

Ĝi elektis la nutraĵon ĉiam el tiu skatolo, sur kiu aperis la flago de venkonto. Ĝi aŭguris 7 ludojn de la germana futbalgrupo kaj la finalon de Hispanio kaj Nederlando. Oni uzis ĝin jam dum la futbala eŭropa pokalo 2008 por aŭgurado, sed tiam ĝi aŭguris je 66%, ĉar trafis nur 4 rezultojn el 6 de la germanoj.

Science redakti

 
Flago de Germanio
 
Flago de Hispanio
 
Flago de Serbio

La probableco, ke iu trafu la rezulton inter du grupoj 8-foje unu post la alia, havas la (neglektante la ŝancon por egaloj) proporcion de 1/256. Paŭlo trafis rezultojn de 12 ludoj el 14. Se oni elektas per monĵeto, tiu preciza aŭgurado havas probablecon de 91/1684 ≈ 0.56%.

David Spiegelharter (Kembriĝa Universitato) kaj Etienne Roquain (Universitato Pierre kaj Marie Curie) atentigas, ke oni provis aŭgurigi la rezultojn per aliaj bestoj, sed kun eta sukceso. La maltrafantoj ne altiras atenton, la sukcesaj jes.

Laŭ Roquain, ne ĉiuokaze direktis la elekton de la polpo la hazardo. Eblas, ke ĝi elektis laŭ ia sistemo - je prefero por la flago aŭ la nutraĵo.

Ebla klarigo aludas je vidkapablo de la polpoj. La ordinaraj polpoj ne kapablas diferencigi inter la kolortonoj, sed je lumforto, grandeco, formo de la objekto. Ŝelagh Malham, kunlaboristo de la Bangora Universitato, ilin altiras la horizontalaj formoj, vere, la elektitaj flagoj estas ĉiam horizontale striitaj.

La germana flago kun nigra, ruĝa kaj ora strioj estis ŝatata elekto de la polpo. La larĝe flavstria hispana kaj la ruĝ-blu-blanka serba flago kun forta kontrasto povis montri pli viglan bildon por la polpo kaj tio povas klarigi ties elektojn.

Kelkuloj ne ekskludas la eblecon de trompo, ĉar laboristoj de la akvario povas diverse antaŭprepari la skatolojn, influante la polpon per diversaj odoraĵoj.

Interesaĵoj redakti

  • La polpo ricevis plurajn mortminacojn dum la mondpokalo.
  • La germana novaĵtelevido NTV sinkrone sciigis pri la lastaj aŭguroj
  • La hispana ĉefministro José Luis Rodríguez Zapatero kaj la hispana ministro pri ekonomio kaj fiŝkaptado, Elena Espinosa, patronanoncis sin por la polpo.
  • Okazis, ke en la tvitero, la nomo Paul aperis inter la 10 plej oftaj esprimoj.
  • Oni verkis kanton pri ĝi en Argentino.
  • Laŭ kalkulo de la angla vetoficejo William Hill, la influo de la polpo kaŭzis duonmilionajn perdojn de britaj pundoj por la diversaj vetoficejoj. Se iu akceptis daŭre aŭgurojn de Paŭlo kaj revetis kun la venkita sumo, li/ŝi venkis 300-oblan de la originala sumo.
  • Iu hispana komercisto proponis 38.000 eŭrojn je la polpo.
  • En Hispanio dum multaj jaroj estis humura frazo "Oni akceptas polpon kiel maskoto" en la senco ke en diversaj vortoludoj kiel maskotoj estis akceptataj nur hundoj, katoj, ktp, dum polpoj estis nur humure akcepteblaj. Nun la ŝerco ŝanĝis la signifon, ĉar post la hispana venko temis pri plej ŝatata maskoto.