Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Paŭlo Debenham estas 228-paĝa romano de Heinrich August Luyken, originale Esperantlingve verkita. Ĝi eldoniĝis en la jaro 1912 ĉe Brita Esperanto-Asocio en Londono. Ĝi estis cenzure malpermesata en la cara Ruslando [1].

Paŭlo Debenham
Aŭtoro Heinrich August Luyken
Eldonjaro 1912
Urbo Londono
Eldoninto Brita Esperanto-Asocio
Paĝoj 228
vdr

Recenzoj redakti

 
 Luyken vivigas personojn de diversaj landoj. La stilo estas agrabla, la intrigo, bone kondukita, malvolviĝas, premante ĉiam la leganton. 
— La Revuo, VII-a volumi, paĝo 190
 
 Jen unu el la plej gravaj bonaj prozaj verkoj de nia originala literaturo. Luyken estas vera verkisto kiu scias elekti altspiritan temon, konduki ĝis fino nevulgaran intrigon, vivigi interesajn kaj diverstipajn personaĵojn, diskrete priskribi pejzaĝojn, lokojn, mediojn laŭ iliaj rilatoj kun la variaj elementoj de l' romano.
Luyken antaŭe tradukis el la angla la Praktiko de l' Apudesto de Dio de frato Laŭrenco. Per tia traduko li fleksebligis kaj riĉigis sian stilon kaj sin preparis por la originala verkaro. Sed el la elekto de tia tradukota materialo oni povas konkludi pri la direkto de laj pensoj kaj celoj. Li apartenas al la religio "pietista". Tial li enkondukas la leganton en tiuj anglajn rondojn kiuj fervore misiadas enlande aŭ eksterlande. Kompreneble la personaĵoj kiuj probatalas la idealojn de l' aŭtoro (ekzemple Paŭlo Debenham, Vera Rossini, Helmsley) estas ĉiuj honestuloj, geniuloj, sanktuloj. Male la senkreduloj, liberpensuloj estas kanajlaj malhonestuloj. Tia partiemo estas vera simpla kaj neĝusta. En la fino de l' romano la skeptikuloj konvertiĝas pli malpli plene kaj rapide la Graco malsupreniĝas sur ilin. Laŭdo estu al Dio.
Tamen la rakonto allogas per la viveco de l' ĉefaj personoj per la lerta disvolvo de drameca agado kaj per la flueco de bona Esperanta stilo
— 1912, Historio de Esperanto I, paĝo 360

Referencoj redakti

  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo numero 4841, paĝo 406

Eksteraj ligiloj redakti