Pablo Iglesias Posse

Pablo Iglesias Posse (Ferrol (Korunjo) 18-a de oktobro, 1850 -Madrido 9-a de decembro, 1925) estis hispana socialista politikisto, fondinto de la Hispana Socialista Partio kaj la sindikato Ĝenerala Unuiĝo de Laboristoj (UGT).

Pablo Iglesias Posse
Persona informo
Pablo Iglesias Posse
Naskonomo Pablo Iglesias Posse
Naskiĝo 18-an de oktobro 1850 (1850-10-18)
en Ferrol
Morto 9-an de decembro 1925 (1925-12-09) (75-jaraĝa)
en Madrido
Tombo Mausoleum of Pablo Iglesias vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Partio Hispana Laborista Socialista Partio vd
Subskribo Pablo Iglesias Posse
Memorigilo Pablo Iglesias Posse
Familio
Edz(in)o Amparo Meliá vd
Profesio
Okupo politikisto • sindikatisto vd
Aktiva en Madrido vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Por la estro de la politika partio Podemos vidu paĝon: Pablo Iglesias Turrión.
Pablo Iglesias
Pablo Iglesias (José Noja, 2001).

Tipa ekzemplo de la aŭtodidakta laboristo, li komencis labori tre juna kiel tipografo, kaj ekakiris sindikatistan konscion. La organizadon de la laborista movado helpis diversaj propagandaj agadoj de sendintoj de la Unua Internacio. Pablo Iglesias organizis sindikaton de presejlaboristoj.

La fondo de tuthispana politika organizaĵo okazis la 2-an de majo de 1879. La nova asocio ricevis la nomon Hispana Laborista Socialista Partio, kiu estas la plej malnova de la ankoraŭ ekzistantaj hispanaj partioj. Unu jaron poste li kunfondis la sindikaton UGT. Ankaŭ al Pablo Iglesias ŝuldiĝas la fondo de la gazeto "El Socialista" (La Socialisto) ankoraŭ publikigita.

En 1905 li estis elektita skabeno en la urbestraro de Madrido, kaj en 1910 unua socialista deputito en la hispana Parlamento.

Pablo Iglesias daŭre restis prezidanto de la Partio ĝis la fino de sia vivo. En la lastaj jaroj lia rolo estis pli reprezenta. Li estis tre respektata eĉ de la kontrauŭloj, pro lia honesteco, kaj adorata de la socialistaj bazoj, kiuj nomin lin la avo. Tamen, li ne kapablis malhelpi la splitiĝon de la partio, kiu kondukis al la formiĝo de la Hispana Komunista Partio baldaŭ post la Soveta Revolucio.

Li forpasis en 1925. Pli ol 150 000 civitanoj ĉeestis lian entombigon.

Pablo Iglesias montris plurajn fojojn simpation al Esperanto, interalie pro la influo de la socialista arkitekto Francisco Azorín, al kiu li asertis ke "se mi estus pli juna, mi lernus Esperanton".