Pablo Neruda

Ĉilia poeto kaj diplomato

Pablo NERUDA, en esperanto Pablo Nerudo, origine: Neftalí Ricardo REYES BASOALTO, (naskiĝis la 12-an de julio, 1904 en Parral, mortis la 23-an de septembro, 1973 en Santiago de Chile) estis ĉilia poeto kaj komunisto. Sian pseŭdonimon (artistnomon) NERUDA li elektis honore al la ĉeĥa verkisto Jan Neruda.

Pablo Neruda
Nobel-premiito
Persona informo
Pablo Neruda
Naskonomo Ricardo Eliécer Neftalí Reyes Basoalto
Naskiĝo 12-an de julio 1904 (1904-07-12)
en Parral,  Ĉilio
Morto 23-an de septembro 1973 (1973-09-23) (69-jaraĝa)
en Santiago de Ĉilio,  Ĉilio
Mortis per venenado vd
Tombo Isla Negra vd
Religio ateismo vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Ĉilio vd
Alma mater Universitato de Ĉilio vd
Partio Komunista Partio de Ĉilio vd
Subskribo Pablo Neruda
Memorigilo Pablo Neruda
Familio
Patro José del Carmen Reyes Morales vd
Patrino Rosa Neftalí Basoalto Opazo vd
Edz(in)o Delia del Carril • Marijke Antonieta Hagenaar Vogelzang • Matilde Urrutia vd
Profesio
Alia nomo Pablo Neruda vd
Okupo poeto • diplomatopolitikisto • kantotekstisto • aŭtobiografo • verkisto vd
Laborkampo literaturodiplomatiopolitiko vd
Aktiva dum 1922–1973 vd
Verkado
Verkoj Crepusculario ❦
20 Ampoemoj kaj Unu Malespera Kanto ❦
Residence on Earth ❦
Q5839976 ❦
Kanto Ĝenerala ❦
Q18432683 ❦
Arte de pájaros ❦
Splendor and Death of Joaquin Murieta vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Pablo NERUDA en 1966.
Busto de Pablo Neruda en Prago, Ĉeĥio.
Dosiero:Stamps of Germany (DDR) 1974, MiNr 1921.jpg
Honoriga poŝtmarko de 1874 el Germana Demokratia Respubliko

La verkaro de Pablo Neruda respegulas antaŭ ĉio la fervoran politikan agadon de la aŭtoro. Pliaj temoj estas la amo, la naturo kaj la unuopulo en la socio. En 1971 Neruda gajnis la Premion Nobel de Literaturo.

Biografio redakti

Pablo Neruda naskiĝis en la ĉilia urbo Parral, la 12an de julio de 1904. Li estas filo de s-ro José del Carmen Reyes Morales, fervoja laboristo, kaj de s-ino Rosa Basoalto Opaso, lerneja instruistino, forpasinta kelkajn jarojn post la naskiĝo de la poeto.

Je 1906 la familio transloĝiĝas al urbo Temuco, tie la patro edziĝas al Trinidad Candia Marverde, virino menciita de la poeto en diversaj verkoj kiel "Confieso que he vivido" (Mi konfesas ke mi vivis) kaj "Memorial de Isla Negra" (Memoraĵoj de Insulo Nigra) per la nomo Mamadre. La Poeto finas la studadon en la Urba Vir-Mezlernejo, dume li publikigas siajn unuajn verkojn en la regiona ĵurnalo "La Mañana". Je 1919 li gajnas la trian lokon en la "Floraj Ludoj de Maule" kun la poemo "Nocturno Ideal".

Je 1921 li transloĝiĝas al Santiago kaj studas pedagogion pri la franca lingvo en la Universitato de Ĉilio, tie li atingas la unuan lokon en la Printemp-festo, kun sia poemo "La canción de fiesta", kiu poste estis publikigita en la revuo "Juventud". Je 1923 li publikigas "Crepusculario"-n, poemo aplaŭdita de diversaj verkistoj, tiuj estas Alone, Raúl Silva Castro kaj Pedro Prado. Je la venonta jaro aperas, publikigita de la eldonejo "Nacimiento" la poemo "Veinte Poemas de amor y una canción desesperada" [Dudek poemoj amaj kaj unu despera kanto].

Je 1927 lia longa diplomat-kariero komenciĝas, kaj tiam li estis nomumita Konsulo en Ranguno, Birmo. Dum iu el liaj multaj vojaĝoj li renkontiĝis en Bonaero kun Federico García Lorca kaj en Barcelono kun Rafael Alberti. Je 1935, Manuel Altolaguirre donas al Neruda la adreson de la revuo "Caballo verde para la poesía" en kiu li kunlaboras kaj estas kolego de poetoj de la generacio de l'27. Dum la sama jaro aperas la madrida eldono de "Residencia en la tierra".

Je 1936 komenciĝas la hispana intercivitana milito, Neruda estas forigita el sia konsula tasko kaj verkas "España en el corazón" (Hispanio ĉe la koro).

Je 1945 li gajnas la Ĉilian Nacian Literatur-premion.

Je 1965 li estas titolita Doktoro honoris causa de la Universitato de Oksfordo, Britio. Je oktobro de 1971 li ricevas la Literaturan Nobel-premion.

Li forpasas en Santiago, la 23-an de septembro de 1973, pro prostata kancero. Lia enterigo estis la unua protesto kontraŭ la puĉo ĵus okazinta de la generalo Augusto Pinochet. Post lia morto, je 1974, oni publikigis liajn memoraĵojn, kun la titolo "Confieso que he vivido".

Verkoj de Neruda redakti

  • Veinte poemas de amor y una canción desesperada (1924)
  • Tentativa del hombre infinito (1926)
  • El habitante y su esperanza (1926)
  • El hondero entusiasta (1923/24)
  • España en el corazón : Himno a las glorias del pueblo en la guerra (1937)
  • Canto general (1950), kiun parte muzikigis Mikis' Teodorakis', k el kiuj 9 poemoj eldoniĝis en esperanto en 2010 (Kanto Ĝenerala, SAT-EFK)
  • Los versos del capitan (1952)
  • Odas elementales (1954-57)
  • Fin del mundo (1969)
  • Confieso que he vivido (1974

Krom la hispanlingvaj originaloj, liaj verkoj tradukiĝis al multaj lingvoj. Aparte popularaj estis kaj estas la germanlingvaj tradukoj de liaj verkaĵoj, kiujn publikigas precipe la eldonejo Luchterhand.

Vidu ankaŭ redakti

Pablo Neruda (Tramtransporto en Parizo)

Eksteraj ligiloj redakti

Odo pri la vortaro[rompita ligilo]

Kie estas Guillermina?[rompita ligilo]

Kanto Ĝenerala, esperanta traduko de naŭ el la poemoj de la verko, eldonis Eldona Fako Kooperativa de SAT en 2010