Paĉakuti

(Alidirektita el Pacha Kutiq)

PaĉakutiPacha Kutiq (paĉa'kuteĥ) (keĉue: la reformanto de la tero; hispane Pachacútec Yupanqui) (ĉ. 1400 en Kusko1471) estis la naŭa reganto de la inkaoj kaj la unua imperiestro kaj praktika fondinto de la inkaa imperio, inter la jaroj 1438 kaj 1471.

Paĉakuti
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1390 (1390-11-30)
en Kusko
Morto 30-an de novembro 1470 (1470-11-30) (80-jaraĝa)
en Kusko
Familio
Patro Virakoĉa Inka vd
Gefratoj Cápac Yupanqui vd
Infanoj Amaru JupankiTupak Jupanki vd
Profesio
Okupo politikistosuvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis filo de la inkao Virakoĉa kaj Mama Runtu. Lia nomo estis komence, Kusi Jupanki (gaja princo). Lia juneco disvolviĝis en epoko tre tumulta. La ĉankaoj estis komencintaj atakojn al la ĉefurbo Kusko, kaj en 1435, la maljuna patro Virakoĉa Inka kaj Urku (Urqu), la frato de Kusi Jupanki devis forlasi la urbon por trovi helpon.

Kusi Jupanki organizis la armeon kaj venkis la ĉankaojn en 1438 dum la batalo de Yawarpampa (sangopampo). La lando de la ĉankaoj iĝis tiel parto de la inkaa imperio. Tiu evento reprezentis novan epokon (pachakuti) en la inkaa tradicio. La venkinta generalo iĝis reĝo de la inkaoj kaj ricevis la nomon de reformanto de la tero, Paĉkutek Jupanki.

De tiam Paĉakutek komencis ekspansiajn kampanjojn. En la nordo li konkeris la reĝujojn ĉimuan kaj de Kito. En la sudo li alvenis al Nazko (Nazca).

Li ankaŭ organizis la ŝtaton, kaj kreis la administradon de la posta imperio.

En la lastaj jaroj de sia vivo, li lasis la regadon al sia filo Túpac, dum li organizis la konstruadon de kelkaj el la plej gravaj monumentoj de la inkaa kulturo, kiel la Templo de la Suno, en Kuzko, la citadelo de Sacsayhuamán, proksime al la ĉefurbo, kaj Machu Picchu, la fortresurbo situanta en la valo de la rivero Urubamba.