La Pacifika hirundo (Hirundo tahitica) estas malgranda paserina birdo de la familio de Hirundedoj. Ĝi reproduktiĝas en tropika suda Azio el suda Barato kaj Srilanko tra sudorienta Azio kaj la insuloj de suda Pacifiko. Ĝi estas loĝanta nemigranto aparte de kelkaj lokaj sezonaj movoj. Tiu birdo estas asocia kun marbordoj, sed ĝi estas pli kaj pli disvastiĝanta al arbaraj pli altaj teroj.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pacifika hirundo
Pacifika hirundo
Pacifika hirundo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Hirundedoj Hirundinidae
Genro: Hirundo
Specio: H. tahitica'
Hirundo tahitica
(Gmelin, 1789)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu specio estas malgranda hirundo 13 cm longa. Ĝi havas tre bluajn ŝultrojn kaj dorson kun pli nigrecaj flugiloj iom brunaj kaj pli bruneca vosto. Ankaŭ la kapo estas blunigra, pli nigra tra la okulo al nigra beko kaj ruĝaj frunto, gorĝo kaj supra brusto, sen nigra brustozono, sed ampleksa ruĝa areo. La subaj partoj estas el blankeca al brunflaveca kun horizontala brunflava strietado kaj pli grizaj flanke. Ĝi diferenciĝas el la Kamphirundo kaj el la tre parenca Aŭstralia hirundo pro sia pli mallonga kaj malpli forkoforma vosto, kiu montras blankecan bildon sube.[1][2]

La Pacifika hirundo konstruas pokalforman neston, konstruita el kotobuletoj, kiel ĉe aliaj membroj de la genro, kolektitaj en sia beko, sub klifokornico aŭ manfarita strukturo kiel konstruaĵo; ponto aŭ tunelo. La nesto estas kovrita per pli milda materialo, kaj la ovodemetado estas de 2 aŭ 3 ovojn, ĝis 4 en Sri-Lanko. Ĝi estas simila laŭ kutimaro al aliaj aeraj insektomanĝantoj, kiel la aliaj hirundoj kaj la nerilataj apusoj. Ĝi estas rapida fluganto kiu manĝas insektojn, ĉefe muŝojn, dumfluge.[1]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Turner, Angela K; Rose, Chris. (1989) Swallows & martins: an identification guide and handbook. Houghton Mifflin. ISBN 0-395-51174-7.
  2. Grimmett, Richard; Inskipp, Carol; Inskipp, Tim. (2002) Pocket Guide to Birds of the Indian Subcontinent. Londono: Christopher Helm Publishers Ltd. ISBN 0713663049.