La tiel nomata Pacto Áureo (Ora Pakto) estis interkonsento subskribita inter Brazila Spiritisma Federacio (FEB) kaj reprezentantoj de diversaj subŝtataj federacioj, celante unuigi la spiritisman movadon tutlande. Ĝi estis subskribita en la sidejo de FEB, en la urbo Rio-de-Ĵanejro, la 5-an de oktobro 1949. La esprimo estas atribuita al Artur Lins de Vasconcelos Lopes, unu el ĝiaj tiamaj subskribintoj.

Rezulte, komence de la sekva jaro (1950), estis fondita Conselho Federativo Nacional da FEB (CFN), kiu ekde tiam respondecas pri klarigado de duboj, gvidado de la spiritisma movado kaj rekomendo de normoj kaj gvidlinioj por la spiritismaj centroj.

La subskribo de Ora Pakto estis la bazo por interkompreniĝo inter la spiritismaj institucioj en la lando, ebligante novan fazon de disvastigo de la spiritisma doktrino kaj ilian kunekzistadon sen antaŭjuĝo al libereco de pensado kaj individua agado.

[1] [2]

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Retpaĝaro sur la retejo de FEB portugale