Padej, serbe Падеј, hungare Padé estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Norda Banato, en municipo de Ĉoka.

Padej situas en la mapo en la verda municipo
Ortodoksa preĝejo en Padej
La ĉefstrato kaj la katolika preĝejo en Padej

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Padej situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Tiso, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Ĉoka-Zrenjanin.

Historio redakti

La unua mencio okazis en 1256 kiel vilaĝo de Hungara reĝlando. Post la mezepoko la vilaĝo apartenis al la Osmana Imperio. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la loko apartenis al Hungara reĝlando, al Torontál, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo okupis la regionon ĝis 1944. En 2002 loĝis en Padej 2882 da homoj, (hungaroj 1920 (67 %), serboj 712 (25 %), ciganoj 119 (4 %), jugoslavianoj 48 (2 %) kaj aliaj).

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

En Padé naskiĝis hungara advokato, ĵurnalisto Géza Kenedi.