Pafejo de Kobylisy

La pafejo de Kobylisy (ĉeĥe Kobyliská střelnice) estas eksa armea pafejo en kvartalo Kobylisy, norde en Prago. Ĝi nun estas nacia memorejo pri viktimoj de naziismo.

Pafejo de Kobylisy
shooting range • monumento • ekzekutejo
Estiĝo 1975
Lando Ĉeĥio vd
Situo Kobylisy
Adreso Kobylisy
Situo
Geografia situo 50° 7′ 54″ N, 14° 27′ 47″ O (mapo)50.1316666714.46305556Koordinatoj: 50° 7′ 54″ N, 14° 27′ 47″ O (mapo)
Pafejo de Kobylisy (Prago)
Pafejo de Kobylisy (Prago)
DEC
Pafejo de Kobylisy
Pafejo de Kobylisy
Situo de Pafejo de Kobylisy
Map
Pafejo de Kobylisy
vdr
Tabuloj kun la nomoj de viktimoj

La pafejo estis instalita en 1890 (tiam ankoraŭ ekster Prago) por trejni la aŭstran armeon. Komence tie trejniĝis infanterio, sed baldaŭ la loko iĝis ekskursejo, kun orkestraj koncertoj. Oni konstruis ĉevalejon por trejni ankaŭ kavalerion. Post la unua mondmilito sur la pafejo ekzercis sin ankaŭ urbaj korpusoj, la gimnastika asocio Sokol kaj aliaj asocioj.

Dum la nazia okupado la germanaj okupantoj instalis ekzekutejon en la norda, malantaŭa parto de la areo. La eksa ĉevalejo estis konvertita al lasta arestejo de la kondamnitoj. Post la atenco kontraŭ Reinhard Heydrich la 27-an de majo 1942 venĝe en la pafejo okazis amasaj ekzekutoj. Ene de 35 tagoj (de la 30-a de majo al la 3-a de julio) proksimume 550 ĉeĥaj patriotoj estis mortigitaj. Iliaj korpoj estis cindrigitaj en la kremaciejo de Strážnice.

Post la Dua Mondmilito la ejo iĝis memorejo. En la 1970-aj jaroj slabokonstruaĵoj ekestis sur ĝia suda parto. La norda parto, publike alirebla, en 1978 ricevis la statuson de nacia kultura monumento. 36 metalaj tabuloj listigas la nomojn de la viktimoj tie ekzekutitaj. Betona muro kontraŭ la enirejo montras verson de Miroslav Florian:

ZASTAV SE NA CHVÍLI   Haltu dum tempeto
KREV NAŠE VSTOUPILA DO TÉTO ZEMĚ   Nia sango eniris en tiun ĉi teron
ALE MY ZNOVU SE VZPŘÍMILI   sed ni denove ekstaris

Eksteraj ligiloj redakti

50° 07′ 54″ N 14° 27′ 49″ O / 50.13167 °N, 14.46361 °O / 50.13167; 14.46361 (mapo)