Pafekzekutado estas metodo de ekzekuto precipe ofta dum militoj, sed ne nur. La pafeskadro ĝenerale konsistas el pluraj soldatoj aŭ plej malofte oficiroj, kiuj ĉiuokaze ordonas la pafmomenton kaj pafas la lastan mortopafon. Ĉiuj membroj de la grupo normale pafu sammomente, tiel malhelpante la identigon de la persono, kiu vere mortigis la viktimon. La kondamnita persono kutime havas vinditajn okulojn: li cetere povas aŭ stari aŭ sidi. Ofte oni plenumas ties malgravajn lastajn dezirojn, ekzemple pri la pafomaniero.

La tria de majo en Madrido, fare de Francisco Goya

Ekzekutado per pafeskadro malsamas je aliaj metodoj de ekzekutado per armiloj, ekzemple ekzekutado per ununura pistolo aŭ alia pafilo per pafo malantaŭe de la kolo (nuko).