Pagana ribelo de Vata

La pagana ribelo de Vata estis pagana ribelo en 1046 ĉefe en ebenaĵa areo de la Hungara Reĝlando (reĝa departemento Békés). La ribelo kondukis al detronigo de reĝo Petro Orseolo, martirmorto de Sankta Gerardo kaj la re-surtronigo de la Arpad-dinastio. Okazis ankaŭ ne tiel signifa pagana ribelo en 1061, kiu estis tuj venkita.


La ribelo redakti

 
Martireco de Sankta Gerardo, en la Anjou-legendario
 
La Monto Gellért, nomita laŭ Sankta Gerardo en la hungara lingvo.

Kontraŭ la hungara reĝo Petro Orseolo oni organizis du komplotojn en 1045, kiuj celis surtronigon de filoj de Vazul. La unua komploto senvualiĝis, Petro ekzekutigis aŭ blindigis la komplotintojn. La duan komploton gvidis la ĉanada episkopo Gerardo, li ofertis la tronon al princoj Andreo (pli posta reĝo Andreo la 1-a) kaj Levente, tiam vivantaj en rusa ekzilo. La princoj akceptis la oferton kaj en 1046 ekiris hejmen. Samtempe komenciĝis granda pagana ribelo en reĝa departemento Békés sub gvido de tribestro Vata, kontraŭ regado de Petro. Kiam Andreo kaj Levente alvenis en Abaújvár, la malkontenta popolo petis ilian permeson, ke ili povu vivi kiel paganoj kaj povu mortigi la pastrojn, detrui la preĝejojn, rifuzu la kristanan kredon. La princoj akceptis la postulojn reciproke por batalo kontraŭ Petro. La pagana ribelo baldaŭ forbalais regadon de Petroj kaj ĝis aŭtuno de 1046 la paganoj regis la landon ĝis la Danubo, prirabis, detruis la preĝejojn, murdis la pastrojn.

La paganoj kaptis la 24-an de septembro 1046 episkopon Gerardo kaj ĵetis desur la monto Gellért (nun en Budapeŝto, ĉefurbo de Hungario), kiu mortis kiel martiro. Petro provis fuĝi okcidenten, sed oni kaptis kaj blindigis lin, por igi lin nekapabla regi. Fine de 1046, Levente mortis inter nekonataj cirkonstancoj kaj oni surtronigis lian fraton, kiel Andreo la 1-a. Post lia kronado, li komencis detrui, venki la paganan movadon, kio finiĝis je printempo de 1047.

Pagana ribelo de filo de Vata redakti

En 1061, Béla la 1-a kunvokis Dieton en Székesfehérvár. Neatendita alvenis homamaso kun gvido de Johano, filo de Vata, postulante mortigon de la kristanaj pastroj kaj restarigon de la praaj paganaj moroj. Béla petis tri tagojn por pripensi la postulojn, dum tiu tempo alvenigis soldatojn kaj atakis la amason. La soldatoj de la reĝo senkompate murdis aŭ skurĝis ĉiun.