Pagothenia borchgrevinki

La Pagothenia borchgrevinkiKalva nototeno estas fiŝo de la Suda Oceano de la familio de Nototeniedoj. Ĝia sango entenas kontraŭfrostan proteinon, tiel ke ĝi kapablas ne frosti en la subnulaj akvoj de Antarkto. Ĝi estas trovebla en la maro de Ross, en la maro de Weddell, en la Sudaj Ŝetlandaj Insuloj kaj laŭlonge de la antarkta duoninsulo.

Ĝi longas maksimume 28 centimetrojn. Ĝi estas flava kun malhelaj makuloj kaj malregulaj strioj.