La Paj-Ĉoj-Montaro estas mezalta montaro en la pleja nordo de Rusio. Ĝi situas sude de la Karska Maro, kiu konsideriĝas parto de la limo inter Eŭropo kaj Azio; laŭ tiu limo la montaro samkiel la duobla insulo Nova Zemlo de la Arkta Oceano estas parto de Eŭropo.

Geografio redakti

La Paj-Ĉoj-Montaro, kiu apartenas al la aŭtonoma regiono Nenecio, estas la nordokcidenta daŭrigo de la montaro Uralo. Ĝiaj montoj tuŝas la marbordojn de la jam menciita Karska Maro en la nordo kaj la sudorienta parto de la Barenca Maro en la okcidento. En la nordokcidento situas la tre malvasta Jugora Markolo, kaj aliflanke de ĝi la insulo Vajgaĉ. En la sudokcidento etendigas la nordo de la vasta orienteŭropa ebenaĵo.

En la sudoriento la Paj-Ĉoj-Montaro sen interrompo kaj nur iom plialtiĝantaj montoj tuŝas la montaron Uralo. Proksime de la tuŝoregiono de ambaŭ montaroj fontas la rivero Uso. Relative proksime - laŭ rusiaj dimensioj - de la riverofonto situas la urbo Vorkuta, kiu apartenas al la respubliko Komiio kaj estas la sola granda urbo de la regiono.