Palé, germane Paling estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Sásd.

Blazono de Palé

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Palé situas en valo sur ebenaĵo, fine de mallonga sakovojo el ĉefvojo Pécs-Kaposvár. Sásd troviĝas 4, Pécs 35, Budapeŝto 188 km.

Historio redakti

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1327 laŭ tiama ortografio "Pauli". Dum regado de la turkoj la komunumo senhomiĝis, kiun germanoj refondis en la 18-a jarcento. En 1910 vivis en Palé 206 homoj (6 hungaroj, 200 germanoj). Post la 2-a mondmilito la germanoj estis deportitaj al Germanio.

En Palé migra poŝto servas.

Vidindaĵoj redakti