La Palaco Abdeen (ankaŭ Abdin-palaco, arabe قصر عابدين) estas oficiala rezidejo de Prezidentoj de Egiptio. Ĝi troviĝas en distrikto Abdeen en la interna urbo de Kairo.

Palaco Abdeen
reĝa palaco
Estiĝo 1863
Malfermo 1874
Lando Egiptio vd
Situo Provinco Kairo
Situo
Geografia situo 30° 2′ 30″ N, 31° 14′ 54″ O (mapo)30.041731.2483Koordinatoj: 30° 2′ 30″ N, 31° 14′ 54″ O (mapo)
Palaco Abdeen (Kairo)
Palaco Abdeen (Kairo)
DEC
Palaco Abdeen
Palaco Abdeen
Situo de Palaco Abdeen
Map
Palaco Abdeen
vdr

Pri konstruo de la palaco decidis en 1863 Paŝao Ismail kaj ĝi iĝis en 1973 - dum regado de Fuad la 1-a - oficiala sidejo de la registaro kaj okazejo por ŝtataj eventoj kaj ceÌremonioj. Ĝi restis registarejo ĝis 1952. Parto de la teretaĝo de palaco iĝis muzeo, kie oni ekspozicias la valorajn posedaĵojn de la lastaj egiptaj reĝoj kaj prezidentoj.

La palaco estis konstruita sur iama terposedaĵo de bejo Abdeen, la ĉefarkitekto estis la franca Leon Rousseau. Ĝi kostis 700.000  egiptajn pundojn, pluaj 2.000.000 £ por la internaĵoj. La oficiala inaŭguro okazis en 1874.

Dum regado de reĝo Fuad la 1-a, la palaco ŝanĝis la citadelon de Kairo kiel centron por la reĝa korto ekde la mezepoko. En 1891, incendio detruis parton de la palaco (Haramlek-flugilo) kaj la kvaratlon de reĝa gvardistaro. La restaŭrado okazis nur en 1909-11 sub gvido de Antonio Lasciac. Tiam estis establitaj en la subaj ejoj la menciita muzeo.

En la palaco okazis en 1930 la geedziĝa festo de reĝo Faruk. En 1942 okazis la Incidento de palaco Abdeen, kiu kondukis al ŝanĝo de registaro. La 23-an de julio 1952 okazis sieĝo de la palaco dum la egipta revolucio kaj sekve abdikigo de reĝo Faruk. En la posta periodo, oni ne restaŭris, renovigis la palacon ĝis prezidento ne ordenis tion. Prezidento Hosni Mubarak ordenis modernigon de la palaco, kio daŭris ĝis 1998.

La palaco havas ĉ. 500 ĉambrojn, riĉe ornamitoj, ofte kun oro. Ĝi havas du ĉefajn partojn: la Salamlek-flugilon kun tronsalono, konferecejon, diversajn salonojn ekz. Blankan salonon por akcepto de la gastoj. La Haramlek-flugilo estis aranĝita por persona vivo de la reĝa familio. Tiu lasta estas prezentita nur por eksterlandaj ĉefuloj.

La muzeo entenas Arĝentan Muzeon, la Armilan Muzeon, La reĝan Familian Muzeon, la Prezidentan Donacan Muzeon. La nova muzeo, la Muzeo de Historiaj Dokumentoj estis malfermita en januaro de 2005.