La Palaco Potala (aŭ Potala-palaco) situas sur la Ruĝa Monto 3 650 metrojn alta super la marnivelo en la centro de Lasao, ĉefurbo de la ĉina Tibeta Aŭtonoma Regiono en sudokcidenta landparto de Ĉinio. La palaco areas je pli ol 130 mil kvadrataj metroj, altas je pli ol 110 metroj kaj larĝas oriente-okcidente je pli ol 360 metroj. La tuta ensemblo, konstruita laŭ la montdeklivo, estas grandioza en la skalo, majesta en la aspekto kaj impona en la konstruaĵo, kaj nomata kiel brila perlo sur la monda firsto. La Palaco Potala estas fama palaca ensemblo kaj eminenta reprezentanto de la tibeta arkitekturo, ankaŭ unu el la plej konataj antikvaj konstruaĵoj de Ĉinio.

Panorama vido de la fasado
Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.
Monda heredaĵo de UNESKO
Palaco Potala
palacovidindaĵo • dzong in Tibet
Bazaj informoj
Loko Lasao
Religia aliĝo Budhismo
Regiono Tibeta Aŭtonoma Regiono
Ŝtato Ĉinio
Provinco Tibeto
Arkitektura priskribo
Arkitektura tipo tibeta arkitekturo
Jaro de kompletigo 7-a jarcento
Karakterizaĵoj
Monda heredaĵo

La palaco de okcidente
Lando  Ĉinio
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj i, iv, vi
Fonto 707
Regiono** Azio
Geografia situo 29° 39′ 28″ N, 91° 7′ 1″ O (mapo)29.65777777777891.116944444444Koordinatoj: 29° 39′ 28″ N, 91° 7′ 1″ O (mapo)
Registra historio
Registrado 1994  (n.k. sesio)

Geografia lokigo sur la mapo : Tibeto

Palaco Potala (Tibeto)
Palaco Potala (Tibeto)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Ĉinio

Palaco Potala (Ĉinio)
Palaco Potala (Ĉinio)
DEC
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr

La Palaco Potala estas loko, kie la tibeta Dalai-lamao el diversaj generacioj faras politikan kaj religian agadon, kaj ankaŭ ilia rezidejo. Laŭ noto, la Palaco Potala estis konstruigita en la 7-a jarcento, en la periodo de la tibeta reĝo Srong-brtsan-sgampo, tiam ĝi estis nomata Palaco de Ruĝa Monto. La grandskala palaco havis ekstere tri vicojn da muroj kaj interne mil ĉambrojn, kaj servis kiel politika centro de la tibeta reĝimo. En la 9-a jarcento, la tibeta reĝimo bankrotis kaj Tibeto dronis en longtempa tumulto, pro tio la Palaco de Ruĝa Monto iom post iom dekadencis.

En la jaro 1645, Dalai-lamao la 5-a restarigis la Palacon Potala sur la Ruĝa Monto, post tri jaroj, la palaco finkonstruiĝis kun la Blanda Palaco kiel la ĉefa ensemblo. La Blanka Palaco longa oriente-okcidente je 320 metroj kaj larĝa je 200 metroj, estas loko, kie Dalai-lamao faris politikan kaj religian agadon. La ĉefa halo de la Blanka Palaco nomiĝas Orienta Halo, kie ofte okazas gravaj ceremonioj. En la norda flanko de la palaco troviĝas la trono de Dalai-lamao, sur la kvar muroj videblas freskoj pri religiaj rakontoj kaj historiaj personuloj. En la supra parto estas Ripoza Palaco kun kultejo, kontemplejo, litĉambro de Dalai-lamao kaj aliaj konstruaĵoj. Nun ĉiuj instalaĵoj de la Ripoza Palaco restas tute kiel antaŭe. 8 jarojn post forpaso de la Dalai-lamao la 5-a, por memori lin kaj aranĝi lian ĉerkujon, en la jaro 1694 oni finkonstruis la Ruĝan Palacon. Ĝi estas multtavola ensemblo konsistanta el palaco, budho-halo kaj ĉerko-stupao. La Ruĝa Palaco situas en la centro de la Palaco Potala, najbare oriente al la Blanka Palaco kaj okcidente al la bonza apartamento. Ili donas kune kun oraj tegmentoj de multaj ĉerko-stupaoj kaj diversaj konstruaĵoj postlasitaj de la tibea reĝimo, al la Palaco Potala grandiozan, solenan kaj buntkoloran fizionomion. En la sekvantaj jarcentoj, aldoniĝis aliaj multaj konstruaĵoj, kaj multaj talentaj pentristoj de la tibeta nacio kreis grandan kvanton da brilaj freskoj kun diversaj temoj. Ankaŭ tiuj estas enhavo-riĉaj kaj altvaloraj artaĵoj de la Palaco Potala. Krome en la Palaco Potala konserviĝas proksimume dekmil rulpentraĵoj kaj granda nombro da skulptaĵoj ŝtonaj, lignaj kaj argilaj de la dinastioj Ming kaj Qing, historiaj relikvoj kaj multaj tibetaj metiartaĵoj, kiaj tapiŝo, kuseno, flago, kurteno, ceramikaĵo, jadaĵo, oraĵo kaj arĝentaĵo, cetere troviĝas ankaŭ granda nombro da sutroj kaj aliaj historiaj dokumentoj. Ili ne nur havas altan artan valoron, sed ankaŭ spegulas la longan historion de amikeca kontaktado kaj kultura interŝanĝo inter la tibeta nacieco kaj aliaj naciecoj.

En la tempo de Dalai-lamao la 8-a, oni plivastigis kaj perfektigis la skalon kaj strukturon de la ĝardeno. Aperis lago kun han-stilaj pavilonoj kaj koridoroj ĉirkaŭ-borde kaj la Draka Templo kaj palaco en la laga centro. En la jaro 1922, Dalai-lamao la 13-a konstruigis la Oran Ĝardenon kaj trietaĝan Oran Palacon. En la jaro 1954, Dalai-lamao la 14-a konstruigis Novan Palacon, per ĉio ĉi Norbu-gring-ka havas la nunan aspekton. En la Nova Palaco troviĝas aparte vidindaj freskoj. Ekzemple iu fresko bildigas Ŝakjamunion kaj liajn ok gravajn disĉiplojn; aliaj freskoj skizas historion de Tibeto, inkluzive de origino de la tibeta nacieco, leviĝo kaj pereo de la tibeta reĝimo, biografio de reĝo Srong-brtsan-sgampo, vizito al Pekino fare de Dalai-lamao la 5-a, intervidiĝo de Dalai-lamao la 15-a kun gvidantoj de la centra registaro en la jaro 1955 ktp. Sume 301 freskoj liveras gravajn materialojn por esplori la tibetan historion kaj rilatojn inter Tibeto kaj la patrolando. La brilaj freskoj kun alta arta valoro estas kristalo de la tibeta pikturo. En la jaro 1994, la Palaco Potala, kiel kultura heredaĵo, estis oficiale enlistigita en la Katalogon de Mondaj Heredaĵoj.