Palaco de Branicki en Bjalistoko

Palaco de Branicki estas la plej valora historia objekto de Bjalistoko kaj unu el la plej bone konservitaj aristokrataj palacoj de Respubliko de Ambaŭ Nacioj. Tiu malfrubaroka konstruaĵo estas ankaŭ nomata Podlaĥia Versajlo, Versajlo de la NordoPola Versajlo.

Palaco de Branicki en Bjalistoko
palaco
Bazaj datoj
Konstrustilo Baroko vd
Arkitekto Tylman van Gameren vd
Lando Pollando vd
Situo Bjalistoko
Situo
Geografia situo 53° 7′ 50″ N, 23° 9′ 54″ O (mapo)53.13055555555623.165Koordinatoj: 53° 7′ 50″ N, 23° 9′ 54″ O (mapo)
Palaco de Branicki en Bjalistoko (Bjalistoko)
Palaco de Branicki en Bjalistoko (Bjalistoko)
DEC
Palaco de Branicki en Bjalistoko
Palaco de Branicki en Bjalistoko
Situo de Palaco de Branicki en Bjalistoko
Map
Palaco de Branicki en Bjalistoko
vdr
Vido de ĝardena flanko
Fronto de la palaco nokte
Pavilono sub Aglo en la palaca ĝardeno

Historio redakti

Pli frue en tiu loko staris masonita, gotika-renesanca kastelo konstruita laŭ mendo de Piotr Wiesiołowski. Ĝi estis duetaĝa kaj protektata de fortikaĵa foso. Dum sveda diluvo en la bjalistoka kastelo rezidis litovaj trupoj gvidataj de Janusz Radziwiłł. Pro meritoj dum la milito kontraŭ Svedio, Sejmo de la Respubliko donacis Bjalistokon al Stefan Czarniecki. Czarniecki transdonis sekve la urbon kaj la kastelon al sia filino, Katarzyna Aleksandra, la edzino de reĝa tablestro Jan Klemens Branicki (la avo). Lia filo Stefan Mikołaj Branicki decidis transformi la kastelon al baroka palaco. La taskon devis plenumi Tylman el Gameren, nederlanda inĝeniero, kiu jam antaŭe famiĝis interalie konstruante palacon de Krasiński en Varsovio. La transformado daŭris en la jaroj 1691-1697 kaj tute ŝanĝis la aspekton de la konstruaĵo. Oni ŝanĝis destinon de la turoj, plialtigis flankajn partojn de la palaco, aldonis kolonarojn kaj plurajn skulptaĵojn. Apud francstila ĝardeno oni ankaŭ kreis anglastilan. Plua pligrandigado de la rezidejo estis jam gvidata de hetmano Jan Klemens Branicki kaj lia edzino Izabella Poniatowska.

La gesinjoroj Branicki kreis en Bjalistoko unu el la plej belaj domoj de Pollando. Ĉirkaŭ ili eklaboris pluraj bonegaj artistoj, poetoj kaj sciencistoj. Tie verkadis ekz. poeto Franciszek Karpiński, pentristoj Antoni Herliczka kaj August Mirys, funkciis teatro, kortega orkestro kaj baleta trupo. En Bjalistoko tiutempe restadis pluraj reĝoj, caroj, dukoj kaj diplomatoj.

En 1754 la hetmano establis la unuan en Pollando militan altlernejon: Armean Lernejon de Konstruado kaj Inĝenierio. Post la morto de Branicki la heredintoj vendis la palacon al reĝo de Prusio. Dum la tempo de rusa okupado la palaco estis malbeligita.

Post la 1-a Mondmilito la palaco estis sidejo de Provinca Ĉefoficejo kaj sidejo de provincestro (vojevodo).

Dum la pola-soveta milito la palaco estis sidejo de Portempa Revolucia Pola Komitato.

Dum la 2-a Mondmilito la palaco estis preskaŭ tute detruita. Oni rekonstruis ĝin en la jaroj 1946-1960 laŭ la aspekto de la 17-a jarcento. La rekonstruo tamen ne estas precize sama kiel la iama palaco pro hasto kaj nesukceso kolekti tutan dokumentaron pri ĝi.

Ĝis 1990 estis rekonstruita Toskania Pavilono kaj palaca preĝejo kun kupolo kaj kopioj de verkoj de Augustyn Mirys. En septembro 2006, post 200 jaroj, sur la palacan pordegon revenis la blazono de Branicki - Grifo. En junio 2011 oni finis rekonstrui Pavilonon sub Aglo, kiu historie estis uzata kiel birdejo; rekonstruita estas ankaŭ la ĉefa parto de la supra ĝardeno, laŭ planoj kaj priskriboj el la devena epoko.

Oni planas rekonstrui Ĉinan Pavilonon, Pordegon por Cervejo, kaj fortranĉi altajn arbojn el sud-orienta flanko de la ĝardeno kaj rekrei tie boskon.

Nuntempe en la palaco funkcias Medicina Universitato en Bjalistoko.