Palaco de Kulturo de la Naciecoj

La Kultura Palaco de la Naciecoj (ĉine 民族文化宫, Mínzú Wénhuàgōng) en Pekino estis konstruita en 1959 kiel unu el la "Dek Grandaj Konstruaĵoj" (十大 建筑 Shí Dà Jiànzhù) de Pekino, sur bazo projektita de arkitekto Zhang Bo.

Palaco de Kulturo de la Naciecoj
arkitektura strukturo
Lando Popola Respubliko Ĉinio vd
Situo Jinrongjie Subdistrict
Situanta sur Fuxingmen Inner Street
Situo
Geografia situo 39° 54′ 25″ N, 116° 21′ 46″ O (mapo)39.90683116.36266Koordinatoj: 39° 54′ 25″ N, 116° 21′ 46″ O (mapo)
Palaco de Kulturo de la Naciecoj (Pekino)
Palaco de Kulturo de la Naciecoj (Pekino)
DEC
Palaco de Kulturo de la Naciecoj
Palaco de Kulturo de la Naciecoj
Situo de Palaco de Kulturo de la Naciecoj
Map
Palaco de Kulturo de la Naciecoj
vdr
Palaco de Kulturo de la Naciecoj en 2020
Palaco de Kulturo de la Naciecoj en 1959

La konstruaĵo estis konstruita laŭ la stilo de socialisma klasikismo kun tradiciaj ĉinaj motivoj por la 10-a datreveno de la fondo de la Ĉina Popola Respubliko. Ĝi havas muzeon (50 000 ekspoziciaĵoj, konstanta ekspozicio pri la materia kulturo de la etnaj malplimultoj de Ĉinio), bibliotekon (600 000 volumoj), teatron kaj hotelon.

La areo de konstruaĵoj estas 32 000 kvadrataj metroj. La ĉefa konstruaĵo havas 13 etaĝojn kaj altas 67 metrojn. La fasado de la konstruaĵo estas blanka kaj la konstruaĵo havas tradician ĉin-stilan tegmenton kun bluaj vitraj tegoloj.

La enirejo estas ornamita per la ĉinaj vortoj "团結" (tuánjié: "solidareco") kaj "进步" (jìnbù: "progreso").