Palaco de Sportoj de Santandero

La Palaco de Sportoj de Santandero estas sportejo en la urbo Santandero (norda Hispanio). Ĝi situas en la kvartalo El Sardinero.

Konstruaĵo.
Deaviadila panoramo de la Palaco kaj la Stadiono El Sardinero.

Oni inaŭguris ĝin la 31-an de majo 2003. Ĝi estas projekto de la arĥitekturistoj Julián Franco kaj José Manuel Palao. Ĝi estas proksima al Stadiono El Sardinero (ludejo de la loka futbalteamo Racing de Santander) kaj la Palaco de Ekspozicioj kaj Kongresoj de Santandero.

La sportejo povas organizi grandajn aranĝojn, gastigante dek mil homojn (6000 seĝoj). En ĝi oni organizas ankaŭ koncertojn kaj diversajn kulturajn aranĝojn.

La strukturo de la konstruaĵo estas el ŝtalbetono, kovrita de 400 ladoj el ŝtalo. La dezajno esta moderna, samkiel la apuda Parko Las Llamas, inaŭgurita en 2007.