Palaco de Wallenstein

La palaco de Wallenstein (ĉeĥe Valdštejnský palác) estis la unua granda profana barokkonstruaĵo en Prago. Albrecht De Wallenstein (ĉeĥe Valdštejn) igis ĝin konstrui en la jaroj 1624-1630 fare de la konstrumajstroj Andrea Spezza kaj Nicolo Sebregondi sub gvidado de Giovanni Battista Pieroni.

Palaco de Wallenstein
Valdštejnský palác
palaco
Bazaj datoj
Konstrustilo baroka arkitekturo • manierismo vd
Arkitekto Andrzej Spezza • Giovanni de Galliano Pieroni vd
Estiĝo 1623
Lando Ĉeĥio vd
Situo Malgranda Kvartalo
Situanta sur Letenská
Situo
Geografia situo 50° 5′ 24″ N, 14° 24′ 24″ O (mapo)50.0914.40666667Koordinatoj: 50° 5′ 24″ N, 14° 24′ 24″ O (mapo)
Palaco de Wallenstein (Prago)
Palaco de Wallenstein (Prago)
DEC
Palaco de Wallenstein
Palaco de Wallenstein
Situo de Palaco de Wallenstein
Map
Palaco de Wallenstein
Posedata de Senato de Ĉeĥio vd
vdr
Ĝardeno en la palaco

La palaco havas kvin kortojn kaj unu grandan ĝardenon, kies dominanto estas la riĉe per ŝtukoj kaj pentraĵoj, reprezentantaj scenojn el la malnovgreka mitologio, ornamita loĝio salla terrena el la jaro 1627. En la ĝardeno troviĝas mulditaj kopioj de la statuoj de Adrien De Vries (1626 ĝis 1627), kies originalojn forprenis la Svedoj en la jaro 1648 kiel militrabaĵon (enirejo en la strato Letenská ulice n-ro 10).

En la renovigita rajdejo de la palaco (enirejo en la strato Valdštejnská ulice, de Klárov la unua domo maldekstre) estas hodiaŭ parto de la Nacia galerio - la ĉeĥa arto de la 19-a jarcento.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.