Dôme de Paris - Palais des Sports

(Alidirektita el Palais des Sports de Paris)

Dôme de Paris - Palais des Sports (esperante Kupolo de Parizo - Palaco de Sportoj), antaŭ 2015 simple nomita Palais des Sports de Paris (esperante Palaco de Sportoj de Parizo) situas sur placo Porte de Versailles en la 15-a arondismento de Parizo.

Dôme de Paris
Palais des Sports
Palais des Sports
Palais des Sports
plurcela halo
Loko Parizo
 Francio
Geografia situo 48° 49′ 57″ N, 2° 17′ 10″ O (mapo)48.83252.286111Koordinatoj: 48° 49′ 57″ N, 2° 17′ 10″ O (mapo)
Dôme de Paris (Parizo)
Dôme de Paris (Parizo)
DEC
Dôme de Paris
Dôme de Paris
Dôme de Paris
Map
Dôme de Paris
Malfermita 1960
Posedanto Société d'exploitation du palais des sports
Administranto Société d'exploitation du palais des sports
Kapacito 5 100
Retejo Oficiala retejo
vdr

Enkonduko redakti

Anstataŭante la malnovan, malkonstruitan Vintran Ciklodromon, Parizanoj malkovris en 1960 la Palais des Sports de la porte de Versailles, elpensitan de arĥitekto Pierre Dufau laŭ procedo inventita de Buckminster Fuller.

Tiam, ĝi estis la sola spektaklejo de la ĉefurbo, kiu povis entute enteni 4500 spektantojn. Konsistanta el paneloj de aluminio, ĝia kupolo prezentas veran teĥnikan eksterordinaraĵon, arĥitektoj kaj inĝenieroj sukcesinte realigis la plej grandan mem-portantan kupolon el malpeza alojo en la mondo. Ekde la unua sezono, la Palaco de Sportoj gastigis la plej grandajn spektaklojn, interalie Johnny Hallyday, Sylvie Vartan, Harlem Globetrotters, Holiday on Ice kaj kompreneble boks-matĉojn, kiuj faris el ĝi unu el la ĉefaj fokusoj de tutmonda boksado.

Depost tiam, centmiloj da spektantoj el la tuta mondo venis aplaŭdi varieteajn artistojn, dancistojn, sketistojn, ĉiuspecajn sportistojn, cirk-programojn, muzikalojn (Les Dix Commandements, Le Roi Soleil, Mozart, l'opéra rock) kaj aliajn spektaklojn, interalie tiujn de Robert Hossein, kiuj estis la debuto de la unuaj grandaj vivaj spektakloj kreitaj en Francio. Tiom pro ĝia akustiko, kiom pro ĝia spektebleco, ĝi certe estas unu el la plej bonaj parizaj spektaklejoj, kie ajn estas la loko en kiu oni sidas.

Koncertoj (artistoj laŭalfabete) redakti

Danco (laŭ kronologia ordo) redakti

Muzikalo (laŭ kronologia ordo) redakti

Grandaj spektakloj (laŭ kronologia ordo) redakti

  • Holiday on Ice ekde 1960 regulare ĝis 1997
  • Lord of the Dance (1998/2005/2008)
  • Dormanta Belulino sur Glacio - Imperial Ice Stars (2008)
  • Blue Man Group (2008)

Teatro - spektakloj de Robert Hossein (laŭ kronologia ordo) redakti

  • 1975: Potemkine
  • 1978: Notre-Dame de Paris
  • 1983: Un Homme nommé Jésus
  • 1985: Jules César
  • 1987: L'Affaire du courrier de Lyon
  • 1990: Dans la nuit la Liberté
  • 1993: Je m'appelais Marie-Antoinette
  • 1995: Angélique Marquise des Anges
  • 2002: C'était Bonaparte
  • 2007: Jean-Paul II

Cirko redakti

  • Cirko de Moskvo, unuafoje en 1960 poste regulare ĝis 1996.
  • Cirko Archaos.
  • Cirko de Koreio.

One Man Show redakti

Sporto redakti

  • Bokso de 1960 ĝis 2005
  • Harlem Globetrotters (1967/1977/1978/1979/1980/1981)
  • Master d'Escrime (1987)
  • Nuit des Arts Martiaux (1975)
  • Roller Catch (1960)
  • Catch American Wrestlingextreme Rampage Tour (2008)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti