La Paleobotaniko (aŭ paleofitologio) estas faka branĉo de la botaniko fondita fare de Ernst Friedrich von Schlotheim, kiu pristudas la vegetalajn restaĵojn de plantaj individuoj kiuj vivis en geologiaj medioj. La nomo venas de la grekaj vortoj paleo (antikva) kaj botanikos (de la herboj). Ĝi estas unu el la fakaj branĉoj de la paleontologio. Ĝi pristudas restaĵojn ankaŭ por rekonstruo de la antikvaj medioj kaj de la historio de la vivo. Ĝi inkludas la pristudon de la fosilioj de la teraj vegetalojfungoj kaj de la maraj aŭ akvaj aŭtotrofoj, kiel la algoj. Temas pri ekstingitaj vivuloj kaj de ties taksonomio. Ĝi estas fako ne tiom disvastigata kiel la Paleozoologio. Ĉi tie oni povas konsideri fakojn kiel la Palinologio aŭ scienca pristudo de la poleno.

Fosilia restaĵo de Neuropteris en Karbo.

Fosilioj redakti

La vegetalaj fosilioj estas vivuloj, kiuj superrestis ekde la periodo de ilia morto ĝis ilia trovo kaj kiuj konserviĝis danke al procezo fizikokemia nomita fosiliiĝo; tio estas speco de ŝtoniĝo. Ĝenerale konserviĝis kiel ŝtonaĵo nur la plej malmolaj partoj, kaj nur eventuale konserviĝis ankaŭ la molaj partoj; danke al tio oni povas koni kelkajn de la plej gravaj partoj por klasado de vegetalo, nome: folioj, parto de la trunkoj, semoj kaj fosiliaj rezinoj.

Maloftas trovi la kompletajn restaĵojn de individuo, kun ilia tuta elementaro; plej oftas trovi surloke varianton de tipoj de folioj, semoj, ligno en fosilia stato, kio malfaciligas la rilatigon de unu kun alia. Pro tio oni konsideras ĉiun restaĵon kiel apartan elementon kvazaŭ aparta specio kaj ĝi ricevas la nomon de Parataksono.

Tiu scienco permesas onin dedukti la tiaman klimaton (Paleoklimatologio), ties evoluon kaj la influon sur aliaj vivulantoj.

Tipoj de Vegetalaj Fosilioj redakti

Fosilio de Lepidostrobus Variabilis, tre malofta skvama pinarbo.

Laŭ la tipo de sedimento redakti

Depende de la maniero konserviĝi la sedimento la vegetalaj fosiliojn oni povas klasadi en tri grandaj grupoj.

Premoj kaj Kunpremoj: Tiu tipo de fosiliiĝo ekzistas kiam la vegetaloj presiĝas per premoj en la sedimento lasante spuron.

Muldoj kaj Kontraŭmuldoj: Okazas kiam la partoj de la plantoj pli volumenaj enteriĝas en la sedimento. Si la organikaĵo detruiĝas, restos la vakuo lasita de la trunko aŭ alia dura parto. Se tiu vakuo pleniĝos de alia sedimentaĵo formiĝas la kontraŭmuldo.

Mineraliiĝo: Kiam la histoj impregniĝas de mineraloj kiel siliko aŭ karbonato de Kalcio. Kutime impregniĝas la ĉeloj post la detruo de ties enhavo.

Karboniĝo: Je la morto de planto en marĉa medio, kun malmulte da oksigeno, la karbonhidratoj kiuj konsistigas la celulozon disiĝas malrapidege, forigante metanon kaj karbonan dioksidon. Tiu tipo de fosiliiĝo trapasas diversajn etapojn tra tre longaj tempoperiodoj, formante diversajn materialojn: Torfo, kiu estas la vegetala karbo malpli transformita, lignito, blanka karbo kaj antracito, kiu estas la minerala karbo plej konata.

Sukceno kaj kopalo: fosiliaj rezinoj kiuj povas enhavi en sia interno tre diversajn elementojn de la vegetalaro de la epoko antaŭa al la fosiliiĝo.

Poleno: estas studata de la mikropaleontologio kaj la palinologio.

Laŭ la tipo de vegetalo redakti


Ekzemplo de fosilia pluvarbaro redakti

Dum ofte fosilioj troviĝas dise, en 2007 en Usono estis trovita grandega subtera pluvarbaro, kiel raportis Geotimes[1]. En la fosilia pluvarbaro oni povas admiri impresan variecon de formortintaj plantoj, el kiuj kelkaj kreskis pli ol 40 metrojn. La unika arbaro troviĝas en karbominejo en Ilinojso, Usono.

Oni supozas, ke la arbaro per tertremo sinkis en la teron kaj entombiĝis per inundo antaŭ proksimume 307 milionoj da jaroj. La inundo venis tiel rapide, ke la folioj konserviĝis ĉe la branĉoj de la arboj.

Bill DiMichele, la gvidanto de la geologoteamo el 'Smithsonian´s National Museum of Natural History', komentis, ke estas "kvazaŭ ni irus tra la arbaro". La fosilia pluvarbaro montras fragmenton de fora ekosistemo.

Fontoj redakti

Literaturo redakti

Endre Dudich, "Ĉu vi konas la Teron? Ĉapitroj el la geologiaj sciencoj", Scienca Eldona Centro de UEA, Budapest, 1983.

Eksteraj ligoj redakti