Palermo

komunumo de Italio

Palermo (pa'lɛrmo, sicililingve Palermu) estas ĉefurbo de Sicilio kaj de provinco Palermo en Italio. Ĝi situas en la nordokcidenta parto de Sicilio, borde de la Tirena Maro. La loĝantoj estas preskaŭ 700mil.

Palermo
sicile: Paliermu
urbo
Fotomontaĵo
Palermo
Flago
Oficiala nomo: Palermo
Ŝtato Italio Italio
Duoninsulo Apenino
Insulo Sicilio
Provinco Provinco de Palermo
Historiaj regionoj
Memorindaĵoj
Konstruaĵoj Teatro Massimo, Politeama
Maro Tirena Maro
Situo Palermo
 - alteco 14 m s. m.
 - koordinatoj 38° 07′ 00″ N 13° 22′ 00″ O / 38.11667 °N, 13.36667 °O / 38.11667; 13.36667 (mapo)
Areo 160,6 km² (16 060 ha)
Loĝantaro 671 864 (31.03.2017)
Denseco 4 183 loĝ./km²
Botanika ĝardeno Orto botanico di Palermo
Fondo 736 a.K.
Urbestro Leoluca Orlando
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 90100
Telefona antaŭkodo +91
ISTAT 082053
Patrono Sankta Rozalia
Festa tago 15-a de julio
Situo de Palermo enkadre de Italio
Situo de Palermo enkadre de Italio
Situo de Palermo enkadre de Italio
Situo enkadre de Sicilio
Situo enkadre de Sicilio
Situo enkadre de Sicilio
Vikimedia Komunejo: Palermo
Retpaĝo: www.comune.palermo.it
Demonimo : Palermitani
Map 
Panoramo

Nomo redakti

La nomo "Palermo" devenas el la greka Πανόρμος (Panormos), kiu signifas παν = ĉiu kaj όρμος = haveno, ĉar ĉirkaŭ la urbo la maro kaj du riveretoj kreis plurflankan havenon. La Romianoj tenis la nomon preskaŭ senŝanĝe (Panormus). Sub la araboj la nomo estis adaptita al la araba elparolo kaj iĝis Balarm, de kiu venis poste la nuna nomo.

Historio redakti

Kvankam prahistoriaj vilaĝoj en la areo jam ekzistis, veran urbon fondis la Fenicoj en la 8-a jarcento. La nomo de la urbeto estis Mabbonath (=loĝloko) kaj poste Zyz (=floro) (eble ambaŭ samtempe).

La grekoj bone konis ĝin sub la nomo de Πανόρμος (Panormos), kvankam ĝi restis fenika urbo ĝis la konkero fare de Romio en 254 a.K.. La Romianoj tenis la grekan nomon, ŝanĝetita en Panormus.

Post la falo de la Okcidenta Romia Imperio dum kelkaj jardekoj Palermo apartenis al diversaj regantoj. Ĉirkaŭ 535 Bizancio, venkinta la Vandalojn, akiris Palermon, kiu restis sub ĝis la konkero fare la Araboj en 831. La Araboj elektis Palermon kiel ĉefurbo de Sicilio.

En 1071 la normanda Roĝero de Hauteville prenis Palermon de la Araboj post kvarjara sieĝo. Palermo restis sub la normandoj ĉirkaŭ 100 jarojn, poste ĝi estis regata de la Ŝtaŭfoj (1194-1266), de la Anĵuanoj (nur dum 16 jarojn).

En 1282, post popola tumulto, alvenis en Sicilion Petro la 3-a, reĝo de Aragono, kiu deklaris sin ankaŭ reĝo de Sicilio. Palermo restis longdaŭre ĉefurbo (parte kune kun Katanio) de la Reĝlando Sicilio (aŭ de Trinakrio), tiam preskaŭ sendependa parto de la Kronlando de Aragono.

En la 15-a jarcento du gravaj eventoj ŝanĝas la rolon de Palermo. En 1442 Alfonso la 5-a de Aragono iĝas reĝo de Napolo. La du reĝlandoj de Sicilio kaj de Napolo uniĝas kun ĉefurbo Napolo. En 1469 Izabela la 1-a de Kastilio edziniĝas kun Fernando la 2-a de Aragono kaj sekve Kastilio kaj Aragono kreas la novan reĝlandon de Hispanio. Sub Hispanio, estas viĉreĝo en Palermo, reganta la Sicilio kaj malsama de la viĉereĝo en Napolo, kiu regas la ceteran Suditalion.

En 1713 la Traktato de Utreĥto donas Sicilion al la Savoja dinastio, kiu tamen interŝanĝas ĝin kun Sardinio. Sicilio apartenas ekde tiam al la Reĝlando de la Du Sicilioj (kvankam la nomo estis kreita nur en 1816), krom dum kelkaj jaroj je la tempo de Napoleono. La ĉefurbo de la reĝlando estas Napolo; Palermo gardas la malpli gravan rolon de "ĉefurbo de la insula parto de la reĝlando".

En 1860 popolaj tumultoj favore de Giuseppe Garibaldi helpas lian eniron en la urbon la 28-an de majo. (Estis tamen poste ankaŭ kelkaj tumultoj kontraŭ la novan reĝlandon.) Palermo, kiel la cetero de Sicilio, estis parto de la nova Reĝlando de Italio ekde sia ekesto en 1861.

Geografio redakti

Palermo situas en la nordokcidenta bordo de Sicilio, ĉe la Tirena Maro.

Ĉirkaŭ la urbo estas kalkoŝtonaj montetoj, limigantaj malgrandan ebenaĵon nomatan "Conca d'Oro" (=Ora Kuvo).

El tiuj montetoj fluis al la maro riveretoj kiuj estis gravaj en la antikva epoko sed nun kuras subtere.

La klimato estas sufiĉe varma, sed ankaŭ estas influata de la maro. Ĝi estas tipa mediteranea klimato. Averaĝe, la temperaturo de la plej malvarma monato (februaro) estas inter 8 kaj 15°C, kaj de la plej varma (aŭgusto) inter 22 kaj 31°C. Pluvoj okazas ĉefe inter oktobro kaj aprilo; somero estas seka sezono. La jara kvanto de pluvo estas ĉirkaŭ 850 mm kaj la nombro de pluvtagoj jare estas ĉirkaŭ 80.

Vidindaĵoj redakti

 
Preĝejo Sankta Maria de la Admiralo

Servoj redakti

Famuloj redakti

En Palermo naskiĝis:

En Palermo mortis:

Ekonomio redakti

Palermo havas gravan havenon, de kiu iras pramoj al Cagliari, Ĝenovo, Livorno kaj Napolo kaj eksterlanden al Tunizo. Ĝi havas ankaŭ internacian flughavenon (flughaveno Falcone-Borsellino) kaj malnovan flughavenon, nome Flughaveno Palermo-Boccadifalco.

En la regiono ĉirkaŭ Palermo gravas marborda turismo.

Sporto redakti

Esperanto-movado redakti

Esperanto-grupo estis fondita en Palermo en 1906 de Vitangelo Nalli, kiu tie propagandis ekde 1903, kaj aliaj movadanoj, interalie Stefano la Colla. Ĝi komence nomiĝis „Junulara Amikaro Esperantista“, kaj en 1908 iĝis Esperanto-Grupo de Palermo.

Vidu ankaŭ redakti

Panorama vido al Palermo el Monto Pellegrino je majo 2008

Notoj, referencoj kaj eksteraj ligiloj redakti