Paliumo (liturgio)

katolika ornato

Paliumo estas ornato de la katolika liturgio, kiun kun konsento de la papo surmetas Primasoj, kaj ĉefepiskopoj de eklezia provinco, dum la celebrado de la meso kaj aliaj liturgiaj ceremonioj.

La vorto originas el la latina «pallium» (plurale «pallia») ĝenerale signifanta mantelon.

Facile oni konfuzas paliumon kun "granda stolo" pro ilia forma simileco: fakte, ambaŭ estas aranĝitaj per du ŝtofaj strioj kiuj de ĉirkaŭ la kolo descendas sur la brusto. La originoj kaj la funkcioj de tiuj liturgiaj ornatoj estas radike malsamaj: la stolo, origine romana, devenas el la togo, dum la paliumo originas el Grekio kaj ĝia liturgia-simbola funkcio ne pruntas el la civilaj uzoj, sed el ornamaĵaro de bizancaj imperiestroj.

Episkopo Apolinaro el Raveno portanta paliumon. (Mozajko de la absido de la baziliko de Sankta Apolinaro en Marhaveno).

En la Antikvaj tempoj redakti

Antikvajn tempojn la paliumo estis la latina nomo de mantelo, kiu en la greka nomiĝis himation. Ĝin konstituas larĝa ŝtofa ortangula strio per kiu oni sin envolvis ĉirkaŭ la korpo ĝin lasante defali sur la maldekstra brako, foje drapirita. Sed la vorto "paliumo", utiligita dum la liturgio, forlasis tiujn aludon (kaj antikvan formon) al drapirita vesto kaj ricevis signifon tute apartan (same kiel cetere multaj vortoj de la kristana vortaro).

Historio redakti

Se en Romo la paliumo povas esti imitaĵo kaj reduktaĵo de la togo, ankaŭ la paliumo uzita de episkopoj, kaj ortodoksaj kaj katolikaj, havas preskaŭ nenion similan al komuna mantelo: la greka omoforion fariĝis larĝa teksaĵa strio.

La paliumo aperis unuafoje en 5-a jarcento kiel insigno de povo sur la ŝultroj de imperiestroj donantaj al ĝi simbolan signifon kiun certe ne havis la kurta mantelo sur la korpo de la komunaj civitanoj. Kiam la orientaj episkopoj kopiis la ornamaĵon ĉar eĉ ili havis povon, kaj ankaŭ la papoj, kiuj en Romo praktike ekzercis la povon kiun la fora imperiestro ne sukcesis ekzerci, eksurmetis tiun simbolan insignon kaj komencis honori kelkajn episkopojn meritajn (oni konsideru ke en la mezepoko la insigno havis preskaŭ la valoron de la realo). Iom post iom la papoj rezervis al si la rajton koncedi tiun simbolan liturgian veston. ref>Dictionnaire historique de la Papauté, artikolo "ornements pontificaŭ : pallium"</ref>.

 
La paliumo uzata hodiaŭ de metropolitoj

Se iuj historiistoj vidas en la uzo de paliumo en Romo la celon de la papoj imiti kaj rivali kun la imperia povo, la plejparto rakontas aliajn version pri la origino de la paliumo. Inter kiuj la jena:

Alia rakontada versio pri la origino de paliumo, eble paralela kaj certe pli nobliga, diras ke paliumo estis la mantelo vestita de filozofoj kaj, fakte, tiel vestitaj en la paleokristana arto estis reprezentataj Kristo kaj la apostoloj Thomas F. Mathews[1] Tio pruvas kiel ikonografia intenco estis asigni al la fondinto de Kristanismo kaj al ties unuaj disĉiploj tiun aŭreolon de distanco el la mondo kaj de «transmonda» instruo kiun dum la fina romia imperia epoko komune estis atribuata al la filozofoj.

Kelkaj, sed ne plu sekvataj, reigis la originon al Konstanteno aŭ al unu el liaj posteuloj koncedantaj honoron kaj povon al la papoj (kaj foje, en Oriento al episkopoj) per surmetado de tiu ornato, aliaj volis vidi en paliumo imitaĵon de la efod, humera vesto de la ĉefsacerdoto.

Aliaj vidas en la paliumo restaĵo de togo uzita de la riĉuloj kaj influaj romiaj patricioj. (La malsameco de la togo kaj paliumo videblas tre klare sur la ŝultroj de aktoroj ludantaj klasikajn personulojn).

Tiu vestostilo estis sekve imitata, ankaŭ praktike en la liturgio, de la kristana eklezio per uzo simila al tiu de la omoforio. Oni vidas tion en la ikonografio kiu reprezentas ormanitaj per paliumo episkopojn kaj sanktulojn, kiel sankta Ambrozio de Milano, sankta Atanazio, sankta Johano Krizostomo, sankta Ignaco el Antioĥio, sankta Hilaro, ...). Gravega por la historio estas la paliumo per kiu oni vidas vestita Sanktan Apolinaron en la absida mozaiko de la baziliko de Sankta Apolinaro en Marhaveno.

La unua konata kazo de surmeto de paliumo al episkopo okazis en 513 kiam papo Simako kooncedis la paliumon al sankta Cezario, episkopo de Arles.

Ekde la 9-a jarcento paliumo estis modifita al nuna formo de "Y" kun la du ekstremaĵoj malsuprenirantaj de subkolo ĝis subkruroj, antaŭe kaj dorse, kaj fariĝis la distinga insigno de la ĉefepiskopoj metropolitaj kiuj ĝin obtenadis el la papo.

En la ortodoksa eklezio ĉiuj episkopoj rajtas ĝin vesti dum liturgiaĵoj kaj ĝi havas du formojn: paliumo «eta omoforion» (longa stolo) kaj «granda omoforion», surmetitaj laŭ la graveco de la celebro.

Nuna Paliumo redakti

 
La paliumo utiligita hodiaŭ de la papo Benedikto la 16-a
 
Papo Benedikto la 16-a kun la papa paliumo uzita en la 9-a jc

Piero Marini laŭvole de Benedikto la 16-a restarigis la antikvan formon de paliumo, nome kun krucigo surŝultre kiel jam uzite ĝis la 9-a jarcento (kiel videbla en dekstra bildo) kaj lasante senŝanĝaj la du randojn pendantajn antaŭe ĝis la brusto kaj malantaŭe ĝis la dorso.

La paliumo, en la nuna formo, estas eta ŝtofa strio, larĝa 5 centimetrojn, teksita per blanka lano, centre kurbigita por ebligi ĝian surŝultran apogon kun du nigraj randoj pendantaj antaŭen kaj malantaŭen tiel ke - vidata el antaŭo kaj malantaŭo – la ornato figuru ĉiam "Y".

Ĝi estas dekoraciita per 6 nigraj silkaj krucoj (kiuj memorigas la vundojn de Kristo, po unu sur la du ekstremaĵoj kaj kvar sur la kurbigo, kaj estas garnita, antaŭ kaj malantaŭo, per tri oraj pingloj kaj juveloj. Tiuj du karakterizoj ŝajnas esti restaĵo de la tempoj kiam paliumo estis simpla duige faldita skarpo alpinglita sur la maldekstra ŝultro [2]

Signifo redakti

 
La Bona Paŝtisto (pentraĵo en katakombo)

Laŭ iuj reprezentadoj, paliumo pensigas ŝafidon portatan surŝultre, kiel simbolo de la episkopo ĉar temas pri bona paŝtisto (dum la du finaj nigraj silkstrioj almemorigas la ŝafajn hufojn), kaj samtempe la Ŝafidon krucumitan por la savo de la perdita homaro; tio eksplikus ankaŭ la uzon de la lano. La ritaro akompananta la aranĝon de paliumo kaj ĝia surmeto sur la papo dum ties inaŭgura investado sugestas certe tiun tipon de simbolismo. Sed aliaj komentistoj malkonsentas ĉar laŭ ili tia simbolismo estus interpreto aposteriora.

La paliumo fariĝis sekve ankaŭ simbolo de speciala ligo kun la papo kaj esprimanta la instruan povon kiun, en komuneco kun la roma eklezio, la metropolito akiras en sia jurisdikcio.

Utiligo redakti

La metropolitoj devas investiĝi per paliumo antaŭ ol ekpraktiki sian oficon en la diocezo al ili konfidita, ankaŭ se ili antaŭe estis saminvestiture nomumitaj kaj regis alian eklezian distrikton. Laŭ kanona juro, metropolito devas peti paliumon ene de tri monatoj ekde sia nomumiĝo, kaj estas rajtigita ĝin surmeti nur en la teritorio de sia diocezo kaj en la diocezoj de sia eklezia provinco. La ĉefepiskopoj ne-metropolitaj ĝin surmetas laŭ aparta permeso.

Nur la Papo rajtas surmeti paliumon ĉiukaze. Tial la ceremonio de la investituro estas la nura momento en kiu eblas vidi du aŭ plurajn ĉefepiskopojn ‘paliumitajn’ en la sama ceremonio kaj samtempe.

La asigno de paliumo estas rezervita por la metropolitoj, sed la papo povas, escepte, ĝin koncedis ankaŭ al aliaj episkopoj. Ekzemple en 2008 en la arkidiocezo de Trnava Jan Sokol povis konservi la rajton surmeti paliumon ankaŭ post kiam li perdis la titolon de metropolito ĉar estis kreita la arkidiocezo de Bratislava. Johano Paŭlo la 2-a asignis paliumon al diversaj episkopoj, inter kiuj al la kardinalo Joseph Ratzinger.

Paliumo ne povas esti transdonita al aliuloj kaj, kiam metropolito forpasas, ĝi devas esti entombigita kun li. Emeritaj metropolitoj senrajte ĝin surmetus.

Primaso, nome majora ĉefepiskopo, tio estas reganta Eklezion en ŝtato tradicie loĝata de katolikoj, ĉar ĝi estis sidejo laŭfonde pli antikva ol ĉiuj kaj tial difinita «primasa», kutimis sin ornami per la Racionalo (liturgio), kiu reiras al mezepoko, kiu lin distingis el la ceteraj metropolitoj kaj episkopoj, kaj estis speca paliumo varie ormanita, ankaŭ kun simboloj kaj ikonografioj (paska ŝafidoj kaj krucoj ktp), kaj havis al formon de O aŭ Y. En iuj diocezoj de centra Eŭropo tiu uzo ankoraŭ konserviĝas, kiel Padeborn en Germanio kaj Krakovo en Pollando.

Aranĝo kaj investituro per paliumo redakti

 
Ĉefepiskopa metropolito surmetinta paliumon

La du ŝafidoj kies lano estas destinitaj, la venontan jaron, al la konfekcio de paliumoj, estas breditaj ĉe trapistaj monaĥoj de la abatejo de "Tre Fontane" (Tri Fontoj) najbare de Romo: ili estas benataj de la papo en la tago de la memoro pri sankta Agnesa, la 21-an de januaro. La paliumojn teksas kaj kudras la fratinoj de la roma monaĥejo de Sankta Cecilia Transtibera.

La paliumoj jam konfekciitaj kaj pretigitaj estas teke konservataj en la baziliko de Sankta Petro ĉe la Altaro de la Konfesio.

La ceremonio de la perpaliuma investado okazas ĉiujare la 29-an de junio, festo de Sanktuloj Petro kaj Paŭlo el Tarso, kaj ligiĝas al la ĵuro de fideleco de metropolitoj al la papo kaj ties posteuloj.

La ĵura formulo jenon esprimas: «Mi (... ‘nomo’...) ĉefepiskopo de (...’nomo’...) estos ĉiam obea kaj fidela al la beata apostolo Petro, al la sankta apostola Eklezio de Romo, al vi, Supera Pontifiko, kaj al viaj legitimaj posteuloj. Tiucele min helpu Dio Ĉiopova».

Kuriozaĵoj ne ĉiam distraj rilate la paliumon redakti

Historio sciigas pri uzurpoj kaj riproĉoj kaj repacigoj; ĝi rakontas kiel la apostola sidejo, per la koncedo de paliumo, celis ankaŭ financi sian apostolan servon al la tuta eklezio: la komunumoj de la metropolitoj pagis kaj... protestis, kaj la protestoj atingis, iukaze, la ekscesan Koncilion de Konstanco], kies patroj riproĉis al la Roma Kurio «praktikon de la plej grava uzuro». Oni konas la ekziston de la koncedo de paliumo ankaŭ el registraĵoj, restintaj en arĥivoj, detalantaj la monan tributon.

Referencoj redakti

  1. Cfr. Scontro di dei. Una reinterpretazione dell'arte paleocristiana. Milano, Jaca Book, 2005, pag.27.
  2. [1] Paliumo, pastoralo kaj papa trono kun papa Benedikto la 16-a renovigas lian aspekton

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • Glossarium verborum Ecclesiae Catholicae (Glosaro de vortoj de la Katolika Eklezio) [2]