Palmanova

komunumo de Italio

Palmanova estas komunumo en la orienta parto de norda Italio, proksime je la limo al Slovenio. Ĝi situas en la regiono Friulo-Venecio Julia kaj, ene de ĝi, en la tradicia provinco Udine, kiu ekde aprilo 2018 ne plu estas oficiala administra unuo - nun la loko formale apartenas al administra unuo nomata 'malcentra regiona unuo Udine'. Fine de 2023 en la komunumo vivis 5 280 loĝantoj. Kristana patrono estas la romia martirino sankta Justina (Giustina), unu el pluraj samnomuloj, kies memortago sekve estas la komunuma festotago. Najbaras la komunumoj Bagnaria Arsa, Gonars, San Vito al Torre, Santa Maria la Longa, Trivignano Udinese kaj Visco.

Palmanova
Palmanova
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Friulo-Venecio Julia
Provinco UD Udine
Geografia situo 45° 54′ N, 13° 19′ O (mapo)45.913.316666666667Koordinatoj: 45° 54′ N, 13° 19′ O (mapo)
Alto super marnivelo 27 m
Areo 13 km²
Loĝantaro 5280 (2023)
Loĝdenso 397 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Jalmicco, Sottoselva, San Marco
Najbaraj komunumoj Bagnaria Arsa, Gonars, San Vito al Torre, Santa Maria la Longa, Trivignano Udinese kaj Visco
Patrono sankta Justina (Giustina)
Festa tago 7-a de oktobro
Nomo de loĝantoj palmarini
Poŝtkodo 33057
Imposta kodo G284
Kodo laŭ ISTAT 030070
Telefona prefikso 0432
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Eksteraj ligiloj redakti