Palmejo de Erfurto

La Palmejo de Erfurto troviĝas apud la preĝejo de Sankta Laŭrenco en la urbocentro de Erfurto.

La palmejo post restaŭrado en 1988.
Enirejo nuna, iomete kaŝita

La konstruaĵo redakti

Antaŭe tie ĉi estis bieno de 1496 en la posedo de la familio Starke (Vierherr = urbestro). Poste ĝi estis "simpla" vendejo kaj preparejo de bukedoj de la hortikultura firmao de Christoph Schmidt (populare: Blumenschmidt). Ĝi estis konstruita laŭ la planoj de Christian Karl Koethe, en 1888 el gisfero kun vitra tegmento. Sekve ĝi povas senprobleme konkuri kun diversaj vitraj palacetoj en Londono aŭ Parizo.

Kulmino kaj falo redakti

La tiel favore situanta palmejo estis longtempe efikega reklamilo por la firmao. Sed pro la Unua Mondmilito kaj la krizoj dum la Vajmara Respubliko la entrepreno bankrotis en 1926 kaj kunfandiĝis kun la firmao Benary.

En 1934 la firmao Tausk havis tie ĉi butikon de konfekciaj vestoj. Ĝi estis detruita dum la Kristala nokto fare de naziaj bandaĉoj. Poste la konstruaĵo restis neuzata ĝis la 1988-a jaro. Post uzo kiel ekspoziciejo, hodiaŭ tie estas faritaj aranĝoj de ĉiu speco.

Eksteraj ligiloj redakti