Palmentona blua muŝkaptulo

La Palmentona blua muŝkaptulo (Cyornis poliogenys) estas birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj de la genro Cyornis aŭ de Bluaj muŝkaptuloj kiu laŭnome enhavas speciojn de tre bluaj maskloj ĉefe en la supraj partoj kun brunaj inoj. Ĝi troviĝas en Bangladeŝo, Butano, Ĉinio, Barato, Birmo kaj Nepalo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Palmentona blua muŝkaptulo
Palmentona blua muŝkaptulo
Palmentona blua muŝkaptulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Cyornis
Specio: C. poliogenys
Cyornis poliogenys
(Brooks, 1879)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĉe tiu specio maskloj havas bluecajn aŭ brunecajn suprajn partojn, dum inoj havas brunajn suprajn partojn, tiele temas pri kazo de seksa duformismo. Tamen subaj partoj estas pli egalaj kun sub blanka mentono (kio nomigas la specion), oranĝecaj brusto kaj flankoj kaj helgriza aŭ blankeca ventro. La beko estas granda kaj longa kompare kun la kapo, nigra kaj iom hokoforma en la supra makzelo. La ino montras helajn okulringojn kaj helgrizan vizaĝon subokule.

Referencoj redakti