Palmi

komunumo de Italio

PalmiPàrmi en la kalabria varianto[1], estas itala municipo kaj turismejo en la provinco Reggio Calabria en Kalabrio (Italio). Ĝi estas la sidejo de distrikto kaj konsistas el 33 municipoj en la ebenaĵo de Palmi, kun preskaŭ 18 000 enloĝantoj[2]. Krom esti la ĉefa administra centro de la Tirena marbordo, la municipo ankaŭ estas aktiva agrikultura, komerca kaj ĉemara centro.

Palmi
Dosiero:Palmi-Stemma.png
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Kalabrio (2005)
Provinco RC Reggio Calabria (2005)
Geografia situo 38° 22′ N, 15° 51′ O (mapo)38.36666666666715.85Koordinatoj: 38° 22′ N, 15° 51′ O (mapo)
Alto super marnivelo 228 m [+]
Areo 31 (2005) km²
Loĝantaro 17 920 (2023)
Loĝdenso 558 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Gioia Tauro, Seminara (2005)
Patrono San Nicola di Mira
Festa tago 6-a de decembro (2005)
Nomo de loĝantoj palmesi
Poŝtkodo 89015
Imposta kodo G288
Kodo laŭ ISTAT 080057
Telefona prefikso 0966
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Palmi situas proksime al Reggio Calabria kaj je 90  km sudokcidente de Katanzaro. [3].

Fervoja transporto redakti

 
Stacidomo de Palmi atendas daŭripovajn vojaĝantojn.

La stacio Palmi estas servita per regionaj trajnoj deTrenitalia, kiuj funkcias sur la ligoj Paola/Cosenza-Reggio Calabria/Melito di Porto Salvo kaj Rosarno-Reggio Calabria-Melito di Porto Salvo. Ĝi ankaŭ estas servita per la InterCity Notte Reggio Calabria-Torino. La stacidomo ne estas ekipita per bazaj servoj, kiel la biletvendejo kaj la necesejoj.

Esperanto redakti

En Palmi okazis la Internacia Junulara Festivalo (IJF) inter la 5-a kaj la 11-a de aprilo 2023. Pliaj informoj: Itala Esperanto-Junularo.

Historio redakti

En 1908, Palmi estis preskaŭ tute detruita per perforta sismo , kiu rezultigis proksimume 600 mortojn. La rekonstruo de Palmi prenis preskaŭ la tutan unuan duonon de la 20-a jarcento . Multaj konstruaĵoj estis rekonstruitaj en novklasika stilo.

Turismo redakti

 
Katedralo de Palmi

Kun la proksimeco de la plaĝoj de Marina di Palmi, Lido di Palmi kaj Rovaglioso, preteratentante la Ŝablono:Ligilon Costa Viola[4] (it) , la urbo estas unu el la ĉefaj ĉemaraj feriaj urboj en la regiono danke al sia pejzaĝo, kiu igis verkistojn kaj poetojn nomi ĝin la “teraso super la Mesina Markolo”. La plej granda parto de la teritorio de Palmi estas fama pro "ĝiaj grandiozaj kaj diversaj elvidoj, la nekomparebla beleco enkadrigita de la verdo de la olivarboj kaj la pitoreskaj klifoj kiuj malsupreniras al la maro, kiuj formas aparte belan naturan medion".

En Pamli troviĝas diversaj preĝejoj, palacoj, teatrejoj, vilaoj, grandaj fontanoj. Palmi estas ankaŭ konata loko por voja biciklado, interalie por Giro d'Italia, fama voja bicikla konkurso.

Arto kaj kulturo redakti

Dum jarcentoj la urbo ankaŭ estis unu el la ĉefaj kulturaj centroj de Kalabrio en la literatura, muzika, historia kaj arkeologia kampoj. Ĝi naskis, interalie, la komponiston Francesco Cilea, la verkiston Leonida Rèpaci kaj enhavas la komplekson de la Kulturdoma Muzeo kaj la Arkeologian Parkon sur la ruinoj de la antikva urbo Tauriana (it).

En Palmi troviĝas la Kultura Centro Leonida Repaci kun vasta ĝardeno kun la jenaj institucioj en la centro:

  • Pinakoteko Leonida kaj Albertina Repaci
  • Etnologia muzeo Raffaele Corso
  • Urba biblioteko Domenico Topa
  • Antikvariato Nicola De Rosa
  • Muzika muzeo Francesco Cilea & Nicola Antonio Manfroce
  • Gipsa skulptaĵkolekto Michele Guerrisi
  • Ŝtatarkivo de Reggio Calabria - Sekcio de Palmi
  • Urba aŭditorio

Proksime de Marina di Palmi (ofte nomita Marinella), kiu estas ĉemara vilaĝo de Palmi, troviĝas la subĉiela teatro de Motta, moderna konstruaĵo en imito de la malnovgrekaj teatroj. La strukturo, inaŭgurita en 2000 kaj havanta kapaciton de 1000 sidlokoj, regule gastigas kulturajn kaj televidajn eventojn, kiel ekzemple la "Premio Europa" ĉe Rai International[5] aŭ "La Notte dei Sospiri" elsendo ĉe Rai Uno[6].

Nemateria kultura heredaĵo de Unesko redakti

En Palmi oni celebras du festojn de nacia graveco. La du eventoj estas la Varia di Palmi, inkluzivita en 2013 en la Listo de nemateria Kultura Heredaĵo de Unesko, kaj la festo de Sankta Roĥo (it) kun la "procesio de pikdratoj". Inter la tipaj lokaj biskvitoj estas la ' nzuddu , preparita kun lakto, mielo kaj migdaloj kaj vendata en la budoj de la foiro San Rocco[7].

Gastronomio redakti

Tipa plado de Palmi estas stroncatura, kiu estas pasto farita el malmola tritiko kaj plenfaruno. Ĉi-lasta povas esti kuirita "alla parmisana", tio estas kuirita en pato kun ajlo, anĉovoj, varma pipro, panpeceto kaj ekstra virga olivoleo akompanita kun sardinoj, spadfiŝo aŭ sepio[8].

Referencoj redakti

  1. Vocabolario del dialetto (Kalabria dialekta vortprovizo) de Luigi Accattatis, Castrovillari, 1895
  2. (it) Monata demografia bilanco jaro 2023 (provizoraj datumoj), demo.istat.it, ISTAT
  3. (it) YY. VV., Guida d'Italia - Basilicata Calabria , Milano, Touring Editore, 1999, ISBN  88-365-0021-8 .
  4. Noto: Costa Viola: tiu nomo devenas de tio, ke la maro, ne malproksime de la marbordo, alprenas malhelbluan koloron kun purpuraj reflektoj ĉe sunsubiro (inter majo kaj septembro) pro sia profundo.
  5. (en) Factsheet on the 2004 Rai International Europe Prize. Arkivite la 22-an de oktobro 2013, ĉe la Wayback Maŝino .
  6. The Night of Sighs (La Nokto de Suspiroj) filmita fare de Rai Uno
  7. (it) Tipaj pladoj de Palmi Arkivigite je 2016-05-14 per la retarkivo Wayback Machine, ĉe viapervia.it
  8. (it) "Guida Palmi", gvidilo kreita de la Turisma Departemento de la Municipo Palmi