Palos de la Frontera

urbo en Hispanio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Palos de la Frontera (metroo de Madrido).

Palos de la Frontera estas urbo en la provinco Onubo en la lando Hispanio. En la jaro 2006 la loĝantaro estis 8.415. Ĝia surfaco estas 50 km², do ĝia loĝantara denseco estis 168,3 loĝ/km². Ĝi situas sur 37º 14' N, 6º 53' O, 23 metroj sur la marnivelo kaj 14 kilometroj de la provinca ĉefurbo, Onubo, je la maldekstra de la Tinto rivero, tre proksime de la elfluejo kaj de la kunigejo kun la Odiel rivero.

Palos de la Frontera
municipo en Hispanio • urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 21810
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 12 537  (2023) [+]
Loĝdenso 254 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 14′ N, 6° 54′ U (mapo)37.2277697-6.8932258Koordinatoj: 37° 14′ N, 6° 54′ U (mapo) [+]
Alto 23 m [+]
Areo 49,3 km² (4 930 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Palos de la Frontera (Hispanio)
Palos de la Frontera (Hispanio)
DEC
Palos de la Frontera
Palos de la Frontera
Situo de Palos de la Frontera

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Palos de la Frontera [+]
vdr

Historio redakti

La plej fama momento de la historio de Palos de la Frontera estas kiam Kristoforo Kolumbo eliris el tie ĉi por sia unua vojaĝo al Ameriko.

Vidindaĵoj redakti

 
Preĝejo de Sankta Georgo
 
Statuo de Martín A. Pinzón.
 
La Fontanilla, en Palos.
 
Monaĥejo de La Rábida
 
kopiaĵoj de «Las tres Carabelas» en el Muelle de las Carabelas de Palos.

Inter ĝiaj monumentoj, indas vidi la preĝejon de Sankta Georgo (gotika-mudeĥara, kiu havas mudeĥaran pordon kiu nomiĝas "la pordon de la gefianĉoj". Ene oni povas rigardi anglan alabastron de la 13-a jarcento, ceramikan retablon de Toskano de la 17-a jarcento kaj fresko-pentraĵojn de la 16-a jarcento. Apud ĉi tiu konstruaĵo, troviĝas la restaĵoj de la malnova kastelo de Palos.

Estas ĉi tie ankaŭ statuo de Martín Alonso Pinzón, kunulo de Kolumbo en la unua vilaĝo kaj reginto de la urbo. En la dom-muzeo de Martín Alonso Pinzón, oni povas rigardi ilojn por navigi, pentraĵojn kaj mapojn rilataj al la vojaĝo. Nuntempe, se oni volus ĝin viziti, devas kontakti unue la urbo-domon.

En la eliro de Palos oni alvenas al la fontano nomata Fontanilla. Apud ĝi estis la haveno de la vojaĝo de Kolumbo. El tiu fonto, oni diras, la tri karabeloj proviziiĝis per akvo.

En la vojo al Onubo, oni trovas la monaĥejo de La Rábida, unu el la plej belaj lokoj en la vilaĝo, kaj ene estas la monaĥejo de franciskanoj, kie oni planis la unuan alamerikan vojaĝon. Speciale vizitinda estas ĝia mudeĥara preĝejo.

Estas ankaŭ vizitinda la botanika parko José Celestino Mutis, kiu enhavas lokajn kaj amerikajn speciojn, kaj, ne malproksime, estas la monumento al la Malkovrintoj. Inter la parko kaj la monumento estas avenuo, kun la blazonŝildoj de la amerikaj landoj. Proksime, kopio de la tri karaveloj estas tie (vidu artikolon Santa María (ŝipo)).

Famuloj redakti

Palos kaj Esperanto redakti

Dum julio de 2007 okazis la 66a Hispana kaj 12a Andaluzia Esperanto-Kongresoj. Tiukadre oni eldonis la broŝuron "Mallonga historio de Palos de la Frontera" fare de la Urbestraro de Palos de la Frontera.[1] En tiu libreto oni parolas pri la urbonomo, la fondo, historio, Martín Alonso Pinzón, lia vojaĝo, Vicente Yáñez Pinzón, aliaj lokaj maristoj, la dekadenco, monumentoj, pejzaĝoj, festoj kaj frataj urboj.

Notoj redakti

  1. Urbestraro de Palos de la Frontera, "Mallonga historio de Palos de la Frontera", Palos de la Frontera, 2007, 37 pp. Teksto de Julio Izquierdo Labrado, traduko de Andrés Martín González.

Eksteraj ligiloj redakti