Por la ĉefa artikolo pri la vesto, vidu Palto.

Palto (ruse Шинель, Ŝinjel ) estas la titolo de novelo fare de la ukraina aŭtoro Nikolaj Gogol, eldonita en 1842. La rakonto kaj ĝia aŭtoro grande influadis rusan literaturon, pro tio naskante la esprimon diverse atribuotan al Dostojevskij, Tolstoj kaj Turgenev.: Ni ĉiuj elvenis el la 'Palto' de Gogol. La rakonton oni jam adaptis en diverson da scenejaj kaj filmaj interpretaĵoj.

Шинель
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Nikolaj Gogol
Lingvoj
Lingvo rusa lingvo
Eldonado
Eldondato 1842
Ĝenro novelo
Loko de rakonto Sankt-Peterburgo
vdr
La kovrilo de la libro "Gloro", naŭdekaj de la 19a jarcento, pentrita de Igor Gerber

Intriga resumo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La rakonto centriĝas sur la vivo kaj morto de Akakij Akakieviĉ, malriĉega registara komizo kaj kopiisto en la rusa ĉefurbo Sankt-Peterburgo. Akakij delonge dediĉas sin al sia laboro, aparte ĝuante la permanan kopiadon de dokumentoj, kvankam oni en lia departamento apenaŭ agnoskas lin kaj lian diligentegan loboron. Anstataŭe, la pli junaj komizoj incitadas lin kaj provadas lin fordistraĉi kiam ajn ili povas. Lia fadenmontra palto ofte celatas de iliaj ŝercoj. Akakij decidas ke necese estas riparigi la palton, do li ĝin prenas al sia tajloro, Petroviĉ, kiu deklaras la palton neriparebla, dirante al Akakij ke li devas aĉeti novan palton.

La kosto de nova palto preteras la magran salajron de Akakij, do li devigas sin vivi laŭ strikta buĝeto por konservi monon sufiĉan por la aĉeto de nova surtuto. Dume, li kaj Petroviĉ ofte kunvenas por pridiskuti la stilon de la nova palto. Samtempe, la entuziasmon de Akakij por kopiado anstataŭas ekscitiĝo pri la nova palto, tiome ke li apenaŭ atentas aliajn aferojn. Fine, pro la aldono de neatendite granda salajra bonifiko, Akakij akumuligas jam sufiĉan monon por aĉeti novan palton.

Akakij kaj Petroviĉ vizitas la butikojn en Sankt-Peterburgo kaj elektas kiom eble plej bonajn materialojn laŭ sia pagipovo. (Kastora felo tro kostas, sed ili aĉetas la plej bonan katan felon troveblan). La nova palto impone bone kvalitas kaj aspektas, kaj ĝi pribabiliĝas en la oficejo de Akakij tage de lia alveno ĝin portanta. Lia komizestro gastigas festenon honore al la nova palto, ĉe kiu la kutime soliĝema Akakij malhejmas; okazas ke Akakij reiras hejmen multe pli malfrue ol kutime. Survoje hejmen, du aĉuloj atakas lin, prenas lian palton, piedbatas lin sur la teron, kaj lasas lin senkonscia en la neĝo.

Nenian helpon trovas Akakij ĉe la aŭtoritatuloj por reakiri la perditan palton. Fine, laŭ konsilo de alia komizo en sia departemento, li petas helpon de iu "Tre Grava Persono", altranga generalo. La rakontanto komentas, ke la generalo kutime mallaŭdas subulojn provantajn aspektigi sin pli grava ol li vere estas. Atendiginte Akakijon senbezone longan tempon, la generalo postulas de li klarigi ĝuste kial li venigas al li, persone, tiel bagatelan aferon, kaj ne prezentis ĝin al lia sekretario (rango por tenadi la TG-Personon aparta dis de malsuperaj komizoj).

Socie mallertega, Akakij faras malflatan komenton koncernantan la departementajn sekretariojn, provokante tiel fortan riproĉon de la generalo, ke li preskaŭ svenas kaj bezonas kondukon el la oficejo de la generalo. Baldaŭ poste, Akakij morteme malsaniĝas de febro. Dum siaj lastaj horoj li deliras, imagante sin denove sidanta antaŭ la TGP, kiu denove lin riproĉadas. Komence, Akaki pledas pardonon, sed proksimiĝante morton, la malbenas la generalon.

Baldaŭ, la kadavro de Akakij (ofte tradukita kiel fantomo, kvankam Gogol skribis kadavro) laŭraporte hantadas areojn de Sankt-Peterburgo, prenante palton de homoj, dum la polico rifuzas aliri kaj lin haltigi. Fine, la kadavro de Akakij ĝistrafas la TGP-on mem — kiu, de post la morto de Akakij, sentadas sin tre kulpa je ties fitraktado — kaj prenas ties palton, severe lin timigante. Kontentigita, Akakij ne denove vidiĝas. La rakontanto finas la rakontadon per raporto pri alia fantomo vidita en alia parto de la urbo, sed tiu estas pli granda, pli muskolhava, kaj portas lipharojn.

Kritika takso redakti

Vladimir Nabokov en sia artikolo "La Ĉieliro de la Masko" dividas la jenajn laŭdojn pri Gogol kaj lia plej konata rakonto:

"La stabila Puŝkin, la fakta Tolstoj, la retiriĝita Ĉeĥov, ĉiu el ili havas momentojn de nelogika klereco, kiu kaŝas la frazon kaj samtempe malkaŝas sekretan signifon, kiu pravigas la fokuson. Sed por Gogol ĉi tiu ŝanĝo estas la bazo de sia arto, kaj kiam ajn li provis verki per la ronda manskribo de la literatura tradicio kaj trakti raciajn ideojn racie, li perdis ĉiun restaĵon de talento. Kiam, kiel en sia senmorta Palto, li lasis sin freneziĝi kaj sin regalis per ĝi por sia ĝuo laŭ sia propra privata abismo, li fariĝis la plej granda artisto, kiun Rusio elkondukis ĝis nun."

Interpretaĵoj redakti

 
Stampo priskribanta la "gloron". Dediĉita al la 200a naskiĝtago de Nikolaj Gogol, 2009

Gogol multe diskutadis la nomon de Akakij en la malfermaj partaĵoj, dirante, Ĝi eble frapos la leganton iom unika kaj malverŝajna; sed tiu bonvole sentu sin certigita, ke ĝi neniel estis malverŝajna, kaj ke la cirkonstancoj estis tiaj, ke estus maleble doni al li ian ajn alian nomon... Iumaniere, la nomo Akakij Akakieviĉ similas al Karlo Karlido kaj havas similan komedian efikon; ĝi ankaŭ komunikas la rolon Akakij kiel ĉiuulo. Aldone, la nomo sonas frape simila al la rusa vorto oblakat', vorto kiu signifas "prifeki", [1]kaka, kiu signifas "fekanto." Do, kvazaŭ kiel Afeko Afekido.

Iuj interpretoj diras, ke la rakonto esence estas religia parabolo, kun la karaktero Akakij Akakieviĉ anstataŭanta Jesuon Kriston. En tiuj interpretoj la humileco de Akakij elvokas la instruojn de Kristo, lia mallonga eliro en socion vidiĝas kiel la tentado de Kristo, kaj liaj morto kaj reapero kiel fantomo paralelas la morton de Kristo kaj ties postan resurekton.[2] Aliaj interpretoj pretendas ke Surtuto estas speco de socia protesto, kvankam kritikantoj de tiu interpreto, inkluzive de la verkisto Vladimir Nabokov, kredas ke, dum tia interpreto fareblas, ĝi ankaŭ estas stretmensa kaj malsukcesas trafi la veran signifon Gogol-an.[3]

Akakij evoluas el memfokusa, senespera sed funkcianta neniulo kun neniaj anticipoj pri socia aŭ materiala sukceso en ulon kies sin-takso kaj, per tio, anticipoj estas altigitaj per la palto. Kolegoj-laboristoj komencas lin rimarkadi kaj komplimenti pro la palto, kaj li elvenas en la socian mondon. Liajn esperojn rapide frakasas la rabo de la palto. Li klopodas taski la policon kaj utiligas mallertan rangosalton irante al tre grava kaj altranga individuo, sed lia statusmanko (eble manko de la mantelo) klare evidentas kaj li traktiĝas malhonore. Li falegas en malsanon (deprimon?) kaj ne povas funkcii. Li rapide mortas apenaŭ rezistinte. Palto estas filozofia rekonto laŭ la tradicio de stoika filozofio aŭ Schopenhauer.

La fino de la rakonto jam prisparkis multan debaton inter beletraj kleruloj, kiuj malkonsentas pri la ekzisto, celo, kaj malapero de la fantomo de Akakij. Edward Proffitt teoriadis ke la fantomo fakte tute ne ekzistis, kaj ke Gogol utiligis la fantomon kiel rimedon parodii beletrajn konvenciojn. Subtenantoj de la vidpunkto ke la rakonto estas formo de socia protesto preferas vidi la atakon fare de la fantomo al la Tre Grava Persono kiel renverson de potenco disde la subpremanto al la subpremato. Tamen alia vidpunkto diras, ke la eltomba reveno de Akakij simbolas la kolektivan rimorson socian, spertatan pro malsukceso trakti Akakijon per kompato.

Filmoj redakti

Pluraj filmoj jam utiligas la rakonton, kaj en Sovetunio kaj en aliaj landoj. Versioj fariĝis en 2001, 1997, 1959, 1952 and 1926 (vidu Surtuto (filmo)). Unu filmo aktuale estas filmadata: animada reĝisoro Yurij Norŝtejn malrapide kaj diligentege prilaboras (supozeble) plenlongan animitan film-version de Palto ('The Overcoat') jam de 1981. Duopo de mallongaj malalt-distingivaj eltondaĵoj de la projekto jam estas disponigitaj: [1] kaj [2].

Baleto redakti

La rusa komponisto German Okunev estis laboranta super baletan version de Palto tempe de sia morto en 1973: ĝin kompletigis kaj orkestris V. Sapoĵnikov.

Antaŭnelonga adaptaĵo fare de Morris Panych kaj Wendy Gorling, laŭigita al diversa muziko de rusa komponisto Dmitri Ŝostakoviĉ, estis prezentita uzante dancon kaj mimon. [3][rompita ligilo] Filman version produktis la CBC.

Bagatelaĵoj redakti

La esprimo Ni ĉiuj elvenas el la Palto de Gogol. havas spritan kopieskon uzatan en filozofitemaj paroloj: Ni ĉiuj elvenas el la palto de Hegel [4] (en la rusa Hegel skribiĝas Гегель kaj prononciĝas Gegel)

En la romano de Jhumpa Lahiri, The Namesake (La Laŭnomo), "Palto" centras al la intrigo, kaj la laŭnomo de la protagonisto estas Gogol.

Piednotoj redakti

Referencoj redakti

  • angle Gogol, Nicolai V. The Overcoat and Other Tales of Good and Evil. New York: W. W. Norton & Company, 1965
  • angle Graffy, Julian Gogol's The Overcoat: Critical Studies in Russian Literature London: Bristol Classical Press, 2000.
  • angle Proffitt, Edward Gogol's `Perfectly True' Tale: `The Overcoat' and Its Mode of Closure, en Studies in Short Fiction, Vol. 14, No. 1, Winter, 1977, pp. 35-40

Eksteraj ligiloj redakti