Panabo, - tagaloge Lungsod ng Panabo - estas kvaraklasa urbego en Filipinoj, en Mindanao, en Dabaa Regiono, en provinco Norda Dabao. Panabo apartenas al urbaro de Dabao. La loknomo originis de la frazo "pana-sa-boboy," kiu signifas "arko kaj sago" (ĉasilo de la originaj loĝantoj).

Panabo
component city • urbego
Administrado
Poŝtkodo 8105
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 209 230  (2020) [+]
Loĝdenso 833 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 7° 18′ N, 125° 41′ O (mapo)7.3125.68333333333Koordinatoj: 7° 18′ N, 125° 41′ O (mapo) [+]
Alto 74 m [+]
Areo 251,23 km² (25 123 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Panabo (Filipinoj)
Panabo (Filipinoj)
DEC
Panabo
Panabo
Situo de Panabo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Panabo [+]
vdr
Lernejo en Panabo

Geografio redakti

Panabo situas sur la marborda ebenaĵo laŭ golfo [1]. Tagum troviĝas 21, regiona ĉefurbo Dabao 30, ĉefurbo Manilo 958, Kezonurbo 962 kilometrojn (aere) [2].

Historio redakti

Origine loĝis en tiu loko indiĝenoj, kiuj ĉasadis. La hispanoj fondis komercan komunumon sub nomo Taboan. La loko apartenis al Tagum (tiutempe Magugpo). Panabo memstariĝis en 1949. Dum la 2-a mondmilito inter 1942-1945 japana regado okazis. Panabo estis kreita komponenta urbo en 2001 kaj atingis la internacian klasifikadon grandurbo en la 1980-aj jaroj.

Ekonomio redakti

Panabo estas agroindustria areo. La ĉefa produktaĵo estas bananoj. Onidire tie estas la plej granda bananplantejo de la mondo.

Eduko redakti

 
Urbodomo de Panabo

En Panabo universitatoj, kampusoj, altlernejoj, kolegioj donas eblecon por studi.

Trafiko redakti

La haveno akceptas kargoŝipojn, la haveninstalaĵoj estas privataj posedaĵoj. Al Panabo kuras 3 signifaj aŭtovojoj, inter ili la plej gravaj al Tagum kaj Dabao.

Klimato redakti

Panabo situas en la ekvatora klimato kun efiko de musono. Mankas sezonoj, ĉiuj monatoj havas la samajn pluvokvanton, temperaturon, humidecon kaj aerpremon. La averaĝa temperaturo varias inter 20-32 °C. La jara pluvokvanto estas 1297 mm.

Fontoj redakti

  • WikiTrans