Glaciraspaĵo (hispanlingve raspadoraspao) estas desertaĵo farita el glacio kaj siropoj, tipa de Panamo. Ĝi estas nek trinkaĵo nek dolĉaĵo: estas mikso de ambaŭ, ĉar ĝi estas duone solida kaj duone likva.

Glaciraspaĵo kun siropo de ĉerizoj

La vetero en Panamo estas varma, precipe dum la monatoj inter decembro kaj majo, sezono kiun ni nomas somero. Vespere la aero kutime varmas pli ol tridek gradoj. Dum tiaj tagoj, multaj panamanoj emas manĝi raspaĵojn por sin senti pli freŝa kaj dankema. Promenante sur la stratoj de Panamurbo, precipe en turistemaj lokoj, oni povas facile aĉeti raspaĵojn. La raspaĵistoj vendas ilin per ĉareto sur kiu kuŝas granda bloko de glacio. La ĉareto ankaŭ kunportas botelojn kun diversaj siropoj, mielo kaj kondensita lakto, kaj granda, bunta sun-ombrelo.

Oni alproksimiĝas al la raspaĵisto, pagas kvaronon de usona dolaro kaj mendas la raspaĵon laŭ sia prefero. La raspaĵisto pretigas la raspaĵon ĵus tiam, antaŭ oniaj okuloj. (Li ne povas pretigi ĝin multe da tempo antaŭe, ĉar la glacio rapide fandus pro la varma vetero.) Li prenas specialan tranĉilon, kiu ege similas al rabotilo sed kiu estas speciale kreita por fari raspaĵojn. Li razas el la bloko glaciajn fragmentojn por plenigi paperan konuson kiu servas kiel glaso por la raspaĵo. La pecetoj de tranĉita glacio plenumas ne nur la konuson sed ankaŭ spacon super ĝi. Estas bele rigardi kiel la tropika suno de la vespero brilas en la glacieroj, kvazaŭ diamantaro.

Tiam la raspaĵisto demandas al oni, kiun guston oni preferas. La guston donas la siropo. Ekzistas multaj siropoj, sed kelkaj estas pli tradiciaj. Iuj estas faritaj el zuko de naturaj fruktoj, miksitaj kun sukero kaj boligitaj dum longa tempo. La rezulto estas dolĉa, dika likvo kun la gusto de la frukto. Tiaj estas la siropoj de ananaso, citrono, kokoso, tamarindo kaj marakuĝao (kiu estas speco de acida pasiflora frukto). Aliaj siropoj estas faritaj el nenaturaj gustoj: tiaj estas la tiel-nomataj roza kaj vinbera siropoj.

La raspaĵisto plenigas la glason kun siropo ĝis la rando de la papera konuso. Poste li donas al oni suĉpajlon por trinki la siropon el la fundo de la glaso. La pecetoj de glacio, sub la brilanta suno, ŝajnas nun kiel juveloj de la koloro de la siropo. Kiam la siropo estas ruĝa, kiel estas la roz-gusta, la glacio aspektas kiel la koro de granato.

Oni povas aldoni "lakton kaj mielon" kun la raspaĵo. Ne temas pri simpla lakto, sed pri sukera densigita lakto, kaj ankaŭ ne pri abela mielo, sed pri densa kaj bruna siropo farita el pura suko de suker-kano. Ili estas verŝitaj kiel likvaj fadenoj sur la raspaĵo. La bruna mielo donas al la raspaĵo salan guston kiu bele kompletas la guston de la dolĉaj lakto kaj siropo.

Ankaŭ en Surinamo la raspaĵo estas konata.